Aelflaed (Whitby)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aelflaed (n. 654, m. 713) estis abatino de Whitby, Jorkŝiro, Anglio, kaj anglosaksa sanktulino.

Ŝiaj gepatroj estis Oswiu, reĝo de Northumbria, kaj Eanflaed. Kiam ŝi havis nur unu jaron, ŝia patro, por danki al Dio pro venko kontraŭ Penda de Mercia, transdonis ŝin al ŝia parencino Sankta Hilda, kiu estis abatino de abatejo ĉe Hartlepool. En 657 aŭ 658 Hilda fondis Abatinon Whitby, kien ŝi translokiĝis, kunportante Aelflaed.

Post la morto en 680 de ŝia parenco Hilda de Whitby ŝi iĝis abatino de Whitby kune kun sia patrino Eanflaed.

Kiel sia patrino, Aelflaed subtenis Sanktan Wilfrid. Ekde la morto de sia frato Ecgfrith reĝo de Northumbria, ŝi ludis gravan rolon en la aferoj de tiu regno, kaj en 705 ŝi helpis sian nevon Aldfrith gajni la tronon.

La anglosaksa historiisto Bede kaj Eddius Stephanus (aŭtoro de biografio de Sankta Wilfrid) ambaŭ laŭdis ŝian piecon. Laŭ Eddius Stephanus ŝi estis "la konsolanto de la tuta regno kaj ĝia plej bona konsilisto".

Post sia morto Aelflaed estis venerata kiel sanktulino. Ŝia fest-tago estis la 8-an de februaro.