Aerkuseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
flanka aersako de Porŝe

Aersako (angle airbag) aŭ aerkuseno estas sekureca aparato en veturiloj, por la sidantoj. La aersako abrupte plenbloviĝas okaze de akcidento inter la sidanto kaj iu rigida, malmola aŭtomobila parto.

Oni povas paroli pri front-aersakoj kaj pri flank-aersakoj por la stiranto kaj la kunsidanto, kiuj aersakoj hodiaŭ jam estas standardaj en la novproduktitaj veturiloj. La flank-aersakoj por la poste sidantoj kaj la kapo-aersako aperas nuntempe ĉefe en la multekostaj veturiloj (nomata ankaŭ supra klaso). Oni povas malaktivigi la aersakon de la kunsidanto, ekz. okaze de bebo-sidejo.

La unua patento por aersako-simila ekipaĵo aperis en 1920 por aviadiloj. La unuaj aersakoj aperis amase ĉe la usonaj aŭtomobiloj ekde 1973. La fronta aersako estis deviga en Usono en 1993. La unuajn flankajn aersakojn enkondukis Volvo en 1995 ĉe Volvo 850, la unuajn kapajn aersakojn en 1998 ĉe Volvo S80. La aersako por motorbicikloj aperis en 2006 por Gold Wing 1800.

Funkcio: post kiam kraŝ-sensiloj (malakcelaj datenoj) sendas signon al la aersako, ekbrulas eksplodaĵo (ĝis 1995 natria acido kun kalia nitrato, poste nevenenaj senacidaj kemiaĵoj). Pro tio plenboviĝas plasta, nilona aŭ alia poliamida sako ene de ĉ. 10–40 ms. La gasgeneratoro produktas ĉefe 60-150 litrojn da nitrogeno: 10 NaN3 + 2 KNO3 → 5 Na2O + K2O + 16 N2