Afgana Sendependeca Tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidento Hamid Karzai observante honoran gvardion de Afganaj Armitaj Fortoj dum la Afgana Sendependeca Tago de 2011 en Kabulo.

Afgana Sendependeca Tago estas celebrata en Afganio la 19an de Aŭgusto por memorigi pri la Angl-Afgana Traktaton de 1919 dum la Tria Angl-Afgana Milito.[1] Tiu traktato garantiis kompletan neŭtralan rilaton inter Afganio kaj Britio. Kvankam Afganio estis neniam parto de la Brita Imperio, la Britoj luktis tri militojn kontraŭ Afganio.

La Unua Angl-Afgana Milito (1839–1842) kondukis al la malvenko de la Briti-estritaj hindaj invadantoj fare de Afganaj fortoj sub la estreco de Akbar Ĥan ie ĉe la soseo Kabulo-Ĝalalabado, ĉe la urbo Ĝalalabado.[2] Post tiu malvenko, la Briti-estritaj fortoj revenis al Afganio en speciala misio por savi siajn militkaptitojn sed rapide faris kompletan retiriĝon.

La Dua Angl-Afgana Milito (1878–80) unue kondukis al Brita malvenko sekve de ties venko en la Batalo de Kandaharo, kio kondukis al fakto ke Abdur Rahman Ĥano iĝis la nova emiro kaj al komenco de amikaj Brit-Afganaj rilatoj. La Britoj ricevis kontrolon de la eksterlandaj aferoj de Afganio ŝanĝe por protekto kontraŭ la Rusoj kaj Persoj. La Tria Angl-Afgana Milito en 1919 ebligis ke Britoj malhavis kontrolon de la eksterlandaj aferoj de Afganio finfine en 1921.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The World Factbook: Afghanistan. Central Intelligence Agency (2009-09-07). Arkivita el la originalo je 2017-09-20. Alirita 2009-08-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-07-09. Alirita 2016-09-25.
  2. War-battered Afghanistan celebrates independence day. Associated Press (2000-09-18). Arkivita el la originalo je 2009-08-21. Alirita 2009-08-18.