Afrika Virina Futbal-Ĉampionado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afrika Virina Futbal-Ĉampionado
angle African Championship for Women’s Football'
Turniraj detaloj
Datoj ekde 1991
Teamoj
vdr

La Afrika Virina Futbal-Ĉampionado de la kontinenta konfederacio CAF (angle African Championship for Women’s Football) estas la afrika kontinenta ĉampionado de virina futbalo. Ĝi estas okazigata ekde la jaro 1991. La turniro okazas ĉiun duan jarojn. Ĝis la jaro 2003 ne estis kvalifikiga fazo, sed ĉiuj aliĝintaj teamoj rekte partoprenis en la fina turniroparto. Rekorda ĉampiono estas la niĝeria virina nacia teamo de futbalo, kiu laŭ la stato de somero 2011 gajnis la turniron okfoje (el sume naŭ ĉampionadoj).

Ĉiujn kvar jarojn la turniro samtempe ankaŭ servas je afrika kvalifikiĝo por la Virina Futbala Mondpokalo, en kiu rajtas partopreni du naciaj teamoj el Afriko. La lasta turniro okazis en 2010 triafoje en Sudafriko. Tie la niĝeria teamo venkis kontraŭ la ekvatorgvinea virina nacia teamo de futbalo, la ĉampiono de la antaŭa turniro.

La turniroj en superrigardo

jaro gastiganta lando finalo matĉo pri la 3-a pozicio
ĉampiono rezulto 2-a pozicio 3-a pozicio rezulto 4-a pozicio
1991 neniu finala turniro Flago de Niĝerio Niĝerio 2:0
4:0
 Kameruno neniu matĉo pri la 3-a pozicio
1995 neniu finala turniro Flago de Niĝerio Niĝerio 4:1
7:1
 Sud-Afriko neniu matĉo pri la 3-a pozicio
1998 Niĝerio Flago de Niĝerio Niĝerio 2:0 Flago de Ganao Ganao  Demokratia Respubliko Kongo 3:3
(3:1 per penaloj)
 Kameruno
2000 Sudafriko Flago de Niĝerio Niĝerio 2:0
(abgebr.)
 Sud-Afriko Flago de Ganao Ganao 6:3  Zimbabvo
2002 Niĝerio Flago de Niĝerio Niĝerio 2:0 Flago de Ganao Ganao  Kameruno 3:0  Sud-Afriko
2004 Sudafriko Flago de Niĝerio Niĝerio 5:0  Kameruno Flago de Ganao Ganao 0:0
(6:5 per penaloj)
 Etiopio
2006 Niĝerio Flago de Niĝerio Niĝerio 1:0 Flago de Ganao Ganao  Sud-Afriko 2:2
(5:4 per penaloj)
 Kameruno
2008 Ekvatora Gvineo Flago de Ekvatora Gvineo Ekvatora Gvineo 2:1  Sud-Afriko Flago de Niĝerio Niĝerio 1:1
(4:3 per penaloj)
 Kameruno
2010 Sudafriko Flago de Niĝerio Niĝerio 4:2 Flago de Ekvatora Gvineo Ekvatora Gvineo  Sud-Afriko 2:0  Kameruno