Agapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Agapo (bankedo), skizaĵo en la Katakomboj de la Sanktuloj Marceleno kaj Petro en Romo

Agapo[1][2][3][4][5] etimilogie signifas fratan kaj senprofitan amon. Ĝi (greke: ἀγάπη, agápe) estis uzata en la hebrea medio kaj pliposte ĉe diversaj romiepokaj aŭtoroj precipe novplatonaj por esprimi amon, amikecon ĝenerale neseksan, al la edzo/edzino, al familio, tendence distingiĝantan el Eroto (greke: Ἔρως = Eros) kiu atentigas pri seksa altiro kaj ankaŭ el Filia (greke: φιλία = filía) kiu ĝenerale koncernas amikecon.

Agapo do ne estas nura sento, sed ankaŭ virto, spirita stato, preskaŭ dia donaco.

La kristana literaturo donis pli precizan difinon per novaj konceptaj aldonoj al la jam nobliĝanta agapo. La latinoj ĝin tradukis per Caritas (el carus: amata).

Agapo laŭ kristanismo[redakti | redakti fonton]

Agapo por unuatempaj kristanoj estis eŭkaristia bankedo, komunio, kaj plej ĝenerale la ligo realigita en la kuniĝo en homan komunumon ligitan per frata amo. Agapo substrekas spiritan amon, kiel transpaso-superadon de la “eroto” (eros) kiu limiĝas al la altira amo inter viro kaj virino.[6].

En la Biblio, aparte en la Dua Testamento, la vorto “agapo” fakte estas uzata nekontraŭmete al “homa” amo, sed komplemente kaj emfaze de la samo. La agapo esencas fakte, laŭ kristanoj, kiel la plej alta vertico de la amo, la punkto en kiu filozofio kulminas fariĝante religio, kiam post la filozofia asketo komenciĝas la inversa paŝo kun la celo igi partoprenantaj en la Vero ĵus atingita la ceterajn homojn. Agapo, tial, riveliĝas kiel senprofita amo de tiu kiu donas sin mem al la alia, al la aliaj senantaŭvidi aŭ pretendi kompenson, kaj tial agapo estas senkondiĉa kaj absoluta. [7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1].
  2. [2].
  3. [3].
  4. [4].
  5. [5].
  6. En sia unua encikliko, papo Benedikto la 16-a aparte pritraktas ĝuste la temon de la evoluo el la amo tipe korpa de la greka mondo (Eros) al la amo plej kompleta de la kristana mesaĝo. Dum en Platono eroto figuriĝas kiel amo tipe ascenda, animita de la dezirego posedi la amatan objekton, vivita kiel petego de komplemento kaj bezono alproprigi al si ĉion kiu mankas al ni, agapo estas la respondo de Dio al tia homa deziro, kaj konsistas je malkovro, ŝajne paradoksa, ke nur en la sindono erota povas atingi la celon tiom anhelatan, alvenante al la senfina kaj kompleta kontentiĝo
  7. Plua priskribo de la nocio de amo-agapo. En la greka lingvo ĉiu amo havas sian apartan radikon: amikeco (= filia), erotika amo (= Ἔρως/eroto), amo inter gepatroj kaj gefiloj (φιλία/filia), kaj tiu rilata al akcepto kaj amprefero kaj senkondiĉeco (= ἀγάπη/agapo, kristana amo descendanta el Dio al homo). En la latina kaj latinidaj lingvoj ĝenerale ĉio estas homogenigita en unika radiko “am”. KIE?

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Benedikto la 16-a, Dio estas amo, letero enciklika, 2006.
  • Evangelio laŭ Johano kaj ties unua letero 4, 16: “... Ὁ θεὸς ἀγάπη ἐστίν, καὶ ὁ μένων ἐν τῇ ἀγάπῃ ἐν τῷ θεῷ μένει καὶ ὁ θεὸς ἐν αὐτῷ μένει.” (...Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li).
  • Teologiaj virtoj