Karitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alegorio de karitato kiel amanta patrino de Frans Floris.

Karitato (de latina caritas, altestimo, sindona amo) estas la tria el la teologiaj virtoj, per kiu kristano amas Dion pli ol ĉion kaj la proksimulon kiel sin mem pro amo al Dio.

En pli vasta senco ĝi ankaŭ estas praktika agado pro amo al kaj altestimo de la proksimulo. Tipaj agokampoj estas precipe flegado de maljunuloj kaj malsanuloj, helpo por familioj en kazo de bezono, solidareco kun malliberuloj kaj elpelitoj.

Karitataj organizoj ofte estas ekleziaj help-fondaĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biblia vortaro / sub la direkcio de H. Paruzel kaj E. Wojtakowski. Repr. de la eld. Ravenna 1975. Romo: Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj 1984, XVII, 830 p.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]