Ajurveda medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ajurveda medicino estas alternativa medicino proponita de kelkaj homoj, ĉefe, kiuj emas Novan Eraon. Laŭ ili, Ajurveda, estus hinda kuracmetodo kaj unu el la plej malnovaj sansistemoj en la mondo. El la sanskrita ĝi signifus la konon (veda) de la vivo (ajur). Ajurveda deiras de la tezo ke ĉio en la kosmo rilatas al ĉio. La tuta kosmo kaj do ankaŭ la homo reduktiĝus al kvin elementoj: tero, akvo, fajro, aero kaj etero kiel la bazon por la vivo. Ili formas siavice tri fizikajn elementojn (dosha) aero (vata), galo (pitta) kaj muko (kapha). La ajurveda medicino dediĉas multan atenton al preciza diagnozo. Tiucele oni vaste esploras korpajn aspektojn : odorojn, gustojn kaj ekskrementojn. Prevento estas konsiderata pli grava ol kuracado kaj la paciento ricevas aktivan rolon. En la ajurveda medicino ekzistas diversaj aplikoj, de masaĝo al muzikterapio. Kvankam oni diras ke ĝi estas tre malnova terapio, ĝi estas registrita sub kopirajto de organizaĵo D.Chopra, kiu vendas ekde 1980 ajurvedajn kuracilojn kaj sanigrestadojn.