Akihito
Akihito | |||||
---|---|---|---|---|---|
Japana imperiestro | |||||
Regado | 1989 – ĝis nun | ||||
Antaŭulo | Imperiestro Hirohito | ||||
Persona informo | |||||
明仁 | |||||
Naskonomo | 継宮明仁親王 | ||||
Naskiĝo | 23-a de decembro 1933 en Japanio | ||||
Religio | ŝintoo vd | ||||
Lingvoj | japana vd | ||||
Ŝtataneco | Japanio vd | ||||
Alma mater | Universitato Gakuŝuin vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Imperiestra familio de Japanio vd | ||||
Patro | Imperiestro Hirohito | ||||
Patrino | Nagako Kōjun | ||||
Gefratoj | Shigeko Higashikuni • Sachiko, Princess Hisa • Kazuko Takatsukasa • Atsuko Ikeda • Masahito, Prince Hitachi • Takako Shimazu vd | ||||
Edz(in)o | Imperiestrino Michiko | ||||
Infanoj | Princo Naruhito (1960-) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • iĥtiologo • scienca esploristo • zoologo • marbiologo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Akihito (明仁 [aki-hito]; naskiĝis 23-a de decembro 1933 - ) estas la 125-a Imperiestro de Japanio. Oni nomas lin "Imperiestro Kinjo"(今上天皇 [kin-ĵO ten-nO]), ĉar nun li estas surtrone.
Lia erao estas titolita "Heisei" (平成).
Vivo
Akihito estas la plejaĝa filo de la Imperiestro Showa (Hirohito) kaj imperiestredzino Kojun (Nagako). En infaneco li estis titolata Princo Tsugu(継宮 [cugu no mija]). Li estis edukata de privata guvernisto, kaj ĉeestis la elementan kaj duarangan departmenton de la Nobela Lernejo (Gakushuin) ekde 1940 ĝis 1952. Li estis disigita de siaj gepatroj, kiam li estis 3-jaraĝa.
Dum Usono bombis Tokion en marto 1945, li kaj lia pli juna frato Princo Masahito (nun Princo Hitachi) rifuĝis el la urbo. Dum Usono okupadis Japanion post la Dua mondmilito, Akihito estis edukata angle de Elizabeth Gray Vining. Li studis ĉe la Departemento de Politika Scienco ĉe Gakushuin Universitato en Tokio, kvankam li ne ricevis akademian titolon.
Tamen poste li iĝis amatora fakulo pri fiŝ-scienco kaj eldonis multe da raportoj kaj libroj pri gobiuso.
La 10-an de novembro 1951, li deklaris, ke li estas kronprinco je la ceremonio "立太子の礼" (Rittaiŝi no Rei).
En junio 1953, kronprinco Akihito reprezentis Japanion ĉe la kronado de Elizabeto la 2-a de la Unuiĝinta Reĝlando.
La 10-an de aprilo 1959, li edziĝis al Shoda Michiko, kies patro Shoda Hidesaburo estas prezidanto kaj poste honora prezidanto de la muelisto-kompanio Nisshin. La nova kronprincino estas la unua nenobelo, kiu per geedziĝo eniris la imperiestran familion.
Kronprinco Akihito kaj Kronprincino Michiko vizitis oficiale 37 landojn.
La 7-an de januaro 1989, lia patro Hirohito forpasis. Tial Kronprinco Akihito iĝis la 125-a Japana Imperiestro la 12-an de decembro1990.
De post la heredo de la trono, la nuna imperiestro penis por proksimigi la imperian familion al la Japana popolo. Li kaj lia edzino vizitis oficiale 18 landojn kaj ankaŭ 47 prefektujojn de Japanio.
Imperiestro Akihito kaj imperiestredzino Michiko havas 3 gefilojn: Kronprinco Naruhito (naskiĝis la 23-an de februaro), princo Fumihito (naskiĝis la 11-an de novembro) kaj princino Sayako (naskiĝis la 18-an de aprilo 1969).
Antaŭa: Showa |
Imperiestroj de Japanio |
Sekva: neniu |