Aksiomo de Cantor-Dedekind
-
- '(?)' signifas dubo aŭ eĉ traduk-erararo (el la angla fonto).
En matematiko la termino aksiomo de Cantor-Dedekind estas uzata por priskribi tezon (?), ke la reelaj nombroj estas ordo-izomorfiaj al la lineara kontinuaĵo en geometrio. En aliaj vortoj la aksiomo statas, ke estas unu al unu respektiveco (rilato) inter reelaj nombroj kaj punktoj de linio (rekto). Ĝi ne estas aksiomo en la ordinara matematika senco.
Ĉi tiu aksiomo estas grava por analitika geometrio. La karteziaj koordinatoj aparte alprenas ĉi tiun aksiomon per miksado de la malsamaj konceptoj de reela nombra sistemo kun la geometria linio aŭ ebeno en konceptan metaforon. Ĉi tio estas nomata kiel la reela linia mikso.
Konsekvenco de ĉi tiu aksiomo estas pruvo de Alfred Tarski pri tio, ke decideblo de la ordigita reela kampo povas vidiĝi kiel algoritmo al solvado de iu problemo en eŭklida geometrio.
