Georg Cantor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Cantor
Persona informo
George Cantor
Naskonomo George Ferdinand Ludwig Philipp Cantor
Naskiĝo 3-an de marto 1845 (1845-03-03)
en Sankt-Peterburgo, Sankt-Peterburga gubernio,  Rusia Imperio
Morto 6-an de januaro 1918 (1918-01-06) (72-jaraĝa)
en Halle (Saale), Reĝlando Prusio,  Germana Regno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Religio luteranismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Rusia ImperioGermana Regno vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Familio
Gefratoj Constantin Cantor • Sophie Nobiling vd
Edz(in)o Vally Cantor vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofo • universitata instruisto vd
Laborkampo aro-teoriomatematiko vd
Doktoreca konsilisto Ernst Kummer • Karl Weierstrass vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg Ferdinand Ludwig Philipp CANTOR [kantor] (naskiĝis la 3-an de marto 1845 en Peterburgo, Rusio; mortis la 6-an de januaro 1918 en Halle (Saale), Germanio) estis germana matematikisto. Li kreis la aro-teorion kaj la koncepton de transfiniaj nombroj.

Georg Cantor

Li rekonis, ke nefiniaj aroj povas havi malsimilajn grandecojn. Li distingis inter kalkuleblaj kaj nekalkuleblaj aroj kaj pruvis, ke la aro de ĉiuj racionalaj nombroj estas kalkulebla, sed la aro de reelaj nombroj estas nekalkulebla kaj do pli granda. La pruvo uzas lian faman "diagonalan argumenton". Antaŭ 1897, li jam malkovris multajn paradoksojn en la elementa teorio de aroj.

En la dua duono de sia vivo li suferis je multaj depresioj, kiuj malfaciligis al li labori kaj igis lin ofte iri al malsanulejo. Li publikigis pri literaturo kaj religio kaj evoluis sian koncepton de la absoluta nefinio (aŭ, pli trafe, absoluta malfinio), kiun li komparis kun Dio. Li malriĉiĝis dum la unua mondmilito kaj mortis en frenezulejo en 1918.

La nova matematiko de Cantor ne estis facile akceptita dum lia vivo. La moderna matematiko ĝenerale akceptas la verkon de Cantor kaj agnoskas ĝian grandegan gravecon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]