Akva rezervujo Vír I

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akva rezervujo Vír I
ĉeĥe: Vodní nádrž Vír I
rezervujo
valbaraĵa lago, mezo
Oficiala nomo: Akva rezervujo Vír I
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Žďár nad Sázavou
Municipo Vír
Rivero Svratka
Situo Akva rezervujo Vír I
 - koordinatoj 49° 34′ 06″ N 16° 18′ 30″ O / 49.56833 °N, 16.30833 °O / 49.56833; 16.30833 (mapo)
Longo 9,3 km (6 mi)
Larĝo de digo m
Maks. profundo 65,6 m
Volumeno 44 056 000,0 m3 (1 555 822 957 cu ft)
Akvokolektejo 410,50 km² (41 050 ha)
Areo 2,235 km² (223,5 ha)
Konstruita 1947-1957
Tipo de rezervujo akvobaraĵo
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vír I Reservoir
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Vír I estas akvobaraĵo kun digo kun alteco 76,5 m sur rivero Svratka super municipo Vír. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1947 ĝis 1957. Ties konstruado kaŭzis pereon de municipo Chudobín ĉe Dalečín kaj pereon de parto de municipo Korouhvice.

Indikoj[redakti | redakti fonton]

La konstruado de la akva rezervujo estis komencita en la jaro 1947 kaj en la jaro 1958 ĝi estis donita en plenan trafikon. Per konstruo de 71 metroj alta digo estiĝis lago, kies maksimuma areo atingas 223,5 ha.

Al la akva rezervujo apartenas hidroelektra centralo kun du turbinoj kaj stacio por reguligo de trinkakvo. Mezproksima produkto de la trinkakvo moviĝas inter 50 – 60 litroj dum sekundo, maksimume ĝis 200 litroj dum sekundo. Dum normala potaga trafiko do eblas doni pli ol 5000 metroj da kubaj metroj de trinkakvo.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Akvobaraĵa digo

Dank' al tiu ĉi konstruaĵo estas provizataj de trinkakvo regionoj de Nové Město na Moravě, Bystřice nad Pernštejnem kaj parto de regiono de Žďár nad Sázavou, kaj plu ankaŭ Brno kaj ties ĉirkaŭaĵo (Víra regiona akvokondukilo). Pro tio la loko estas nealireblla al refreŝigado kaj por fiŝkaptado, ĉar por ties ĉirkaŭaĵo validas proklamilo de la I-a zono de higiena protekto. Tamen entrepreno Povodí Moravy faris malpli grandan cedon kaj sur la maldekstra bordo estis konstruita asfalta vojo servanta kiel biciklovojo, kiu kondukas ĝis Dalečín. Plu estis malfermita akvomastruma instruiga vojo.

La akva rezervujo ankaŭ servas por kapti inundojn.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]