Abu'l-Abbas Ahmad ibn Talha al-Muvafak (857 ĉ. – 5-a de aprilo902), pli bone konata laŭ sia regotitolo al-Mu'tadid bi-llah (arabeالمعتضد بالله, "kiu serĉas subtenon en Dio"[1]) estis abasida kalifo en Bagdado de 892 ĝis sia morto en 902.
Al-Mu'tadid estis la filo de al-Muvafak, kiu estis la regento kaj fakta reganto de la Abasida ŝtato dum la regado de sia frato, nome la kalifo al-Mu'tamid. Kiel princo, la futura al-Mu'tadid servis sub sia patro en variaj militkampanjoj, ĉefe por la subpremado de la Zanja Ribelo, en kiu li ludis gravan rolon. Kiam al-Muvafak mortiĝis en Junio de 891 al-Mu'tadid sukcedis lin kiel regento. Li rapide apartigis sian kuzon kaj ŝajna heredonto al-Mufauŭad, kaj kiam al-Mu'tamid mortiĝis en Oktobro 892, li sukcedis lin en la trono. Kiel ĉe lia patro, la povo de al-Mu'tadid dependis el liaj rilatoj kun la armeo: fakte al-Mu'tadid estis la plej militistema el ĉiuj Abasidaj kalifoj.