Alan Cross

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alan Cross
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1962 (1962-04-06) (62-jaraĝa)
en Manitobo
Loĝloko Toronto vd
Ŝtataneco Kanado vd
Profesio
Okupo verkisto • muzikhistoriisto • blogisto • muzika ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alan CROSS estas kanada radiofonia dissendisto kaj verkisto pri populara muziko. Li estas la nuna programa direktoro de CFNY-FM en Toronto (Ontario). Li realigas la programon, The Ongoing History of New Music (La daŭra historio de nova muziko).

Alan Cross loĝis origine en Stonewall, urbeto en Manitobo. Lia radiofonia kariero komenciĝis ĉe la studenta radiostacio de Universitato de Vinipego. Poste, li laboris ĉe aliaj radiostacioj en Selkirk (Manitobo), Kenora (Ontario), kaj Brandon (Manitobo).

Li eklaboris ĉe CFNY la 3-an oktobro 1986 kiel nokta anoncisto. Post tri jaroj, li komencis labori dum pli bonaj horoj. En februaro 1993, li kreis la programon The Ongoing History of New Music.

Cross foriris CFNY-on en 2001 por iĝi la programa direktoro ĉe alia radiosacio, CJXY-FM en Hamiltono (Ontario). Li revenis al CFNY en januaro de 2004.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj (anglaj)[redakti | redakti fonton]