Albero Bajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albero Bajo
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 0° 23′ U (mapo)42.025-0.37777777777779Koordinatoj: 42° 2′ N, 0° 23′ U (mapo) [+]
Alto 411 m [+]
Areo 22,220559 km² ( 222 2.0 559 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Albero Bajo (Provinco Ŭesko)
Albero Bajo (Provinco Ŭesko)
DEC
Albero Bajo
Albero Bajo
Situo de Albero Bajo
Albero Bajo (Hispanio)
Albero Bajo (Hispanio)
DEC
Albero Bajo
Albero Bajo
Situo de Albero Bajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albero Bajo [+]
vdr

Albero Bajo [alBero BAĥo] estas municipo de Hispanio, en la norda pinto de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la norda pinto de la komarko Monegros, norde de la teritorio de Grañén kaj oriente de Sangarrén; kaj norde de la depresio de Ebro inter la rivero Flumen kaj la Kanalo de Flumen.

La loĝloko Albero Bajo (411 msm) estas je 13 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-1213 kun Callén kaj Grañén sude kaj kun Huesca norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Albero Bajo: oni malaltiĝis ĝis nunaj 134 loĝantoj (2022), spite proksimecon al la provinca ĉefurbo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefa vidindaĵo estas la preĝejo; la restaĵoj de kastelo; kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]