Albert Németh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Németh
Albert Németh
Albert Németh
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de marto 1820(nun 1820-03-22)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 28-an de majo 1887
en Hungario Pusztacsász (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro János Németh (oficiro)
Okupo
Okupo soldatojuristopolitikisto
vdr

Albert Németh [nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Albert estis hungara nobela juĝisto, parlamenta deputito, oficiro. Lia nobela antaŭnomo estis dömötöri, lia patro estis János Németh (oficiro).

Albert Németh[1] naskiĝis la 22-an de marto 1820 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 28-an de majo 1887 en Pusztacsász (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nun parto de Heves (urbo)).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Németh studis filozofion kaj juron en Szombathely, Reĝa Universitato de Pest, Jura Akademio (Pécs) kaj Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger). Li akiris juran diplomon en 1840, poste li politikadis. Ekde 1844 li estis notario en Heves, iom poste reĝa juĝisto. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis parlamentano, sed en la sekva jaro li batalis por la revolucio (laste jam kiel majoro). Post la fiasko li estis bienulo. En 1861 iomete finiĝis la politika subpremo, tiam li denove estis elektita parlamentano, depost 1867 plurfoje. Li edziĝis dufoje.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]