Alberto Alessio
El Vikipedio
| Alberto Alessio | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Alberto Alessio | |
| Dato de naskiĝo | 19-a de novembro 1872 | |
| Loko de naskiĝo | Schio | |
| Dato de morto | 12-a de septembro 1944 | |
| Loko de morto | Crespano del Grappa | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 71 | |
Alberto Alessio [alberto alessjo] (naskiĝis la 19-an de novembro 1872 en Schio, mortis la 12-an de septembro 1944 en Crespano del Grappa) estis itala matematikisto, esperantisto kaj admiralo ĉe la mararmeo
Li verkis multajn sciencajn librojn pri navigado kaj partoprenis sciencan ekspedicion en Karakorum. Post la Unua mondmilito li multe laboris por Esperanto, ĉefe per artikoloj. Li reprezentis italan ministerion ĉe la UK en 1920. En 1932 li estis honora membro de la Itala Katedro de Esperanto kune kun Bruno Migliorini.
[redakti] Verkoj
- L' Esperanto nei recenti congressi di Praga (Graz, Trento, de "Rivista marittima", 1921, X Roma, [1921]. - 9 p.)
[redakti] Literaturo
- 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia. Roma 1982 (en la itala)
