Aleŭta ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleŭta ŝterno
[[Dosiero:]]
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Onychoprion Onychoprion
Specio: Aleŭta ŝterno 'Onychoprion aleutica '
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Onychoprion aleutica

Spencer Fullerton Baird 1869

La Aleŭta ŝterno (Onychoprion aleutica eksa Sterna aleutica - vidu Bridge et al., 2005) estas marbirdo de la familio de ŝternojŜternedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi specio reproduktiĝas (el majo ĝis aŭgusto) en kolonioj en marbordo kaj insuloj de Alasko (ĉefe sude kaj iom malpli oriente kaj pli precize pleje ĉe la suda angulo de la kanada limo ĉe Jakutak) kaj ankaŭ en pli orienta Siberio ĝis Kamĉatko. Ĝi estas tre forta migranto kiu vintras (septembro al aprilo) malproksime en Indonezio kaj Malajsio. Multnombraj aroj trapasas Ĉinion dum migraj periodoj. Estas la ununura ŝterno de la genro Onychoprion kun reprodukta teritorio tiom norda (subpolusa) kaj kiu vintras tiom suden.

Ĝi estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo, kun nur unu vidinformo ĉe insuloj Farne ĉe Northumberland, Britio la 28an kaj 29an Majo 1979. Tutmonda loĝantaro povas esti ĉirkaŭ 17,000 aŭ 20,000 birdoj (el kiuj ĉirkaŭ 9,500 en Alasko); la specio malpliiĝas pro troa ĉasado, vetero kaj homa ĝenado, sed lastatempa danĝero por la specio venas el enmetitaj specioj kiel vulpoj, ratoj, hundoj, ktp., aŭ naturaj tradiciaj predantoj kiel ursoj kaj aliaj birdoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri mezgranda ŝterno, kun mallonga, pintakra beko kaj longa, tre forkoforma vosto. Ĝi havas grizajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn. Ĝi havas nigrajn bekon, krurojn, kronon kaj strion ekde la beko ĝis post la nigraj okuloj kie kuniĝas kun krono kaj nuko. Inter ambaŭ nigraj partoj estas blanka larĝa frunta makulo, ne strio kie ĉe la Grizdorsa ŝterno. Ĝi estas tre simila al la Fulga ŝterno, sed tiu havas malpli da blanko ĉe frunto kaj estas pli malhelgriza. La pugo estas blanka.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La ino demetas 1-3 ovojn en grunda truo inter plantaro. Ĝi plej ofte nestas inter paroj de Arkta ŝterno, kiu, kiel plej granda parto de la blankaj ŝternoj, estas agreseme defendaj de siaj nestoj kaj idoj kaj atakas grandajn predantojn kio profitas la Aleŭta ŝterno. Ambaŭ estas similaj kun nigra krono sed tiu ĉi havas blankan frunton kaj la Arkta havas ruĝajn bekon, krurojn dum la Aleŭta nigrajn. Kovado daŭras iom malpli ol unu monato.

Kiel plej granda parto de aliaj ŝternoj, la Aleŭta ŝterno manĝas per plonĝado fiŝojn, krustulojn kaj insektojn ĉefe en salaj medioj sed ankaŭ plukas kiel akrobata fluganto insektojn. Propono de fiŝo farita de la masklo al la ino estas parto de la ceremonia pariĝado.

La voĉo estas muzika ŭhi-hi-hi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Sterna aleutica. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09 May 2006. Ne minacata
  • Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005): A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF plena teksto
  • Collinson, M. (2006). Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists. British Birds 99(6): 306-323.
  • del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (editors) (1996): Handbook of birds of the world, Volume 3: Hoatzin to Auks. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-22-9
  • Harrison, Peter (1988): Seabirds (2nd edition). Christopher Helm, London ISBN 0-7470-1410-8
  • National Geographic Society (2002): Field Guide to the Birds of North America. National Geographic, Washington DC. ISBN 0-7922-6877-6
  • Sibley, David Allen (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]