Alejandro Toledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alejandro Toledo
Prezidento de Peruo
Prezidento de Peruo
Persona informo
Naskiĝo 28-a de marto 1945
en Ferrer, Peruo
Lingvoj hispana
Loĝloko Vaŝingtono
Ŝtataneco Peruo
Alma mater Universitato de San-Francisko • Stanford Graduate School of Education • Universitato Stanford
Familio
Edz(in)o Eliane Karp
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto • preleganto
vdr

Alejandro Toledo Manrique (naskiĝis la 28-an de marto, 1945 en Ferrer) estas politikisto, 46-a prezidento de Peruo ekde la 28-a de julio de 2001 ĝis 28-a de julio 2006.

Kiel filo de malriĉaj kamparanoj, de indiĝena deveno, li pasigis tre malriĉan infanaĝon kaj junaĝon. En 1966 li sukcesis akiri stipendion por studi Ekonomikon en la universitato de San-Francisko, Usono, kaj poste en la Universitato de Stanford. En 1979 li ekziĝis al la belga antropologiisto Eliane KARP.

Komence Toledo laboris en diversaj internaciaj kaj peruaj institucioj. En 1995 li komencis sian politikan karieron. Li prezentiĝis al la prezidentaj balotadoj, sed malvenkis fronte al la tiam jam prezidento Alberto Fujimori.

En la sekvaj balotoj de la jaro 2000, Toledo estis la dua plej voĉdonita kandidato. Li akuzis la alian kandidaton, Fujimori, je granda fraŭdo kaj ne partoprenis la duan balotadon, kio ekigis kampanjon de protestoj.

Post la senigo de la prezidenteco al Fujimori, okupis la postenon provizore la prezidanto de la Kongreso, Valentín Paniagua, kiu kunvokis novajn balotojn por majo del 2001.

Toledo venkis, post dua baloto, la eksan prezidenton Alan García kaj fariĝis nova prezidento.

Dum la lastaj jaroj, Toledo perdis grandan parton de sia politika apogo.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.peru.com/ivota/noticias/archivo/index20000411.asp greke http://www.peru.com/ivota/noticias/archivo/index20000414.asp greke http://www.peru.com/ivota/noticias/archivo/index20000426.asp