Aleksej Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksej Miller dum 2001

Aleksej Borisoviĉ MILLER (ruse Алексей Борисович Миллер; n. la 31-an de januaro 1962 en la tiama urbo Leningrado) estas la estrara prezidanto de la rusia konzerno Gazprom.

Miller ĝis la jaro 1984 studis en la tiama Leningrada Instituto de Financoj kaj Ekonomiko (ruse Ленинградский финансово-экономический институт). Dum la 1980-aj jaroj li estis ano de ekonomiistaj rondoj, kiuj okupiĝis pri ekonomiaj ŝanĝoj de Sovetunio, kaj post la disfalo de Sovetunio laboris en la urba administracio de sia naskiĝurbo, kiu nun denove nomiĝas Sankt-Peterburgo. Dum majo 2001 la tiama rusia prezidento Vladimir Putin nomumis lin prezidanto de la konzerno Gazprom. Miller esence influis la restrukturigan proceson de la konzerno inter la jaroj 2001 kaj 2005. Li konsideriĝas lojala kunlaboranto de Vladimir Putin kaj unu el la plej potencaj homoj de Rusio.

Eksteraj ligiloj

greke mallonga biografio en la retejo de la konzerno Gazprom (angle), kun ligiloj al intervjuoj kaj fotoj greke "Monopolo-ludo laŭ Miller" germanlingva artikolo en manaĝera magazino de la 25-a de aprilo 2006 greke ampleksa biografio anglalingva