Alexander Dill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Dill
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1964 (1964-01-01) (60-jaraĝa)
en Arnstadt
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexander DILL (naskiĝinta en 1964 en Arnstadt) estas senpartia germana politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la 10-a klasŝtupo li trajnitis kiel ilofaristo kaj laboris dum 4 jaroj. Paralele li frekventis la vesperan lernejon kaj abiturientiĝis.

Post la deviga militoservo li studis ĉe la universitato de Dresdeno pejzaĝan arkitekturon. Li diplomiĝis skribinte la tezon Koncepto de liberaj spacoj en Arnstadt. Kiel scienca helpanto ĉe la altlernejo li transdonis siajn konojn al junaj gestudentoj, laboris en diversaj komisioj kaj sukcesis ricevi subvenciojn por pluraj projektoj. Ekde 1998 li laboris kiel liberprofesia pejzaĝarkitekto .[1]

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Venkinte la kristandemokraton Knut Vettrich en la 6-a de majo 2012 Alexander Dill iĝis urbestro de Arnstadt (1-a de junio samjare).[2] En 2018 li venkitis de Frank Spilling.[3]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]