Alexander Schuke Potsdam Orgelbau GmbH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Schuke Potsdam Orgelbau GmbH
negoco vd
Dum 1820 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Werder
Lando Germanio
Dungitoj 26
TTT Oficiala retejo
vdr
Schuke-orgeno en la Nikolai-preĝejo (Stralsund)

La Alexander Schuke Potsdam Orgelbau GmbH estas germana orgenkonstrua firmao el Potsdam.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1820 orgenkonstruisto Gottlieb Heise fondis la firmaon en Potsdam. En la jaro 1848 Carl Ludwig Gesell kaj en 1868 ties filo Carl Eduard Gesell transprenis la direktadon de la firmao. Tiu ĉi mortis en 1894 senfila, kaj Alexander Schuke aĉetis la entreprenon, kiun li sekvatempe unu el la plej faris konatajn orgenkonstruajn firmaojn.

Post lia morto en 1933 ambaŭ liaj filoj, Karl Ludwig Schuke kaj Hans Joachim Schuke komune direktis la entreprenon.

En 1950 ambaŭ fratoj decidis fondi en Berlino duan orgenfara metiejon. La tiama politika kaj ekonomia situacio en Germanio post la Dua Mondmilito estis tiel, ke estis konsilinde fondi en la okcidenta Berlino pluan entrepreneblecon, kiu funkciu ankaŭ en kazo de ekonomie plilimigaj cirkonstancoj. Pro politikaj kaŭzoj la nomo Schuke en la nomo de la firmao estis malebla, kaj tiel oni elektis la neŭtralan nomon Berliner Orgelbauwerkstatt. (berlina orgenkonstrua metiejo)

Hans Joachim Schuke sole pludirektis la firmaon plue privatan en Potsdam.

Karl Ludwig Schuke eluzis per sia translokiĝo al nach Berlin en 1953 la okazon, separi la berlinan metiejon de la entrepreno en Potsdam kaj pludirektis ĝin sub la nomo Karl Schuke Berliner Orgelbauwerkstatt GmbH.

En 1972 la firmao en Germana Demokratia Respubliko (GDR) estis socialigita kaj pludirektata kiel Volkseigener Betrieb Potsdamer Schuke Orgelbau.

Matthias Schuke, ekde 1974 kunlaboranto kaj orgenkonstruo-majstro, sukcese reprivatigis la entreprenon en 1990 kadre de la transpreno de la GDR far‘ de la Federacia Respubliko de Germanio kaj estas ekde tiam posedanto kaj direktanto.

En 2004 la firmao enloĝiĝis en novan metiedomon en la herbejoj flankaj de la rivero Havel en Werder.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]