Alexander Shlafer
Alexander SHLAFER - konata esperantisto, kiu esperantistiĝis en 1978 en Rusio. Ekde 1993 loĝas en Usono. Fotaĵoj: [1] [2]
Meritoj
- Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto (ekde 2010)
- Membro de la Akademio de Esperanto (ekde 2010)
- Lingva kontrolanto de la internacia magazino MONATO (ekde 1995)
- Prezidanto de usona Landa Asocio Esperanto-USA, tiutempe konata kiel ELNA (2002-2005)
- Prezidanto de SFERO (Regiona Esperanto-organizaĵo de Sanfrancisko) (1995-2002)
- Vic-Prezidanto de SFERO (Regiona Esperanto-organizaĵo de Sanfrancisko) (1994-1995)
- Estrarano de SEU (1989-1990)
- Estrarano de ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj) (1982-1989)
- Fondinto (1979), la unua prezidanto kaj honora membro de Tomska Esperanto-Klubo (Tomsk, Rusio)
- Ano de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (ekde 1998)
- Ĉefinstruisto en la Internacia Somera Esperanto-Kursaro en San-Francisko 1998
- Instruis Esperanton en Rusio, Bulgario (en la fama internacia kursejo en Pisanica), Litovio kaj Usono (ekde 1979)
- Doktoriĝis en la fako Matematika logiko/Algebro/Nombro-teorio (1987)
- Okupiĝis pri Matematiko, Logiko, Artefarita Intelekto ("Artefarita_inteligenteco"), Matematika Lingvistiko kaj Ĝenerala Lingvistiko, Interlingvistiko kaj Esperantologio
- Ĉefa lingvistika, matematika kaj komputista intereso: ekzaktaj modeloj de lingvo
Eksteraj ligiloj
Persone:
- Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
- La Konsultejo de la Akademio de Esperanto
- Lingva revizianto de Monato
- Sinprezento en Monato
- Prezidanto de ELNA
- Unu el la aŭtoroj de reta Hejma Vortaro
- Esperantic Studies
Recenzoj:
- La arto labori kune
- El Ombro
- Plia sukceso de Jacques Ivart
- Perloj de gramatika inspiro (Geraldo Mattos. Apartaj mondoj: verboj kaj participoj) (ankaŭ ĉi tie)
- Komputiko "laŭ Pokrovskij" (kaj ankaŭ ĉi tie)
- Vi ĝuos legadon! (Sergio Pokrovskij. Lingvaj Respondoj)
- "La manuskriptoj ne forbrulas!"
- Stenu ĉiulingve, se vi kapablos