Alfred Redl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Redl Alfred (1864-1913).jpg

Alfred REDL (n. 14-an de marto 1864, Lemberg, Galicio, Aŭstrio–Hungario – m. 25-an de majo 1913, Vieno, Aŭstrio) estis oficiro, de 1907 ĝis 1912 spionada gvidanto de la aŭstra-hungara komuna armeo, samtempe plej grava spiono de la Rusa Imperio en la Aŭstra-Hungara Imperio. Li estis samseksamulo.

Redl naskiĝis en malriĉa familio, sed vojaĝis multe kaj lernis la lingvojn. Lia kapableco kaj inteligenteco helpis lian antaŭeniron suir la oficira ranga ŝtupetaro. Lin apogis generalo Von Giesl, gvidanto de la militara sekretservo kaj je kies propono iĝis Redl en 1900 gvidanto de la kontraŭspiona agado.

Redl iĝis spiono de la rusoj en 1902 kaj dum 11 jaroj transdonis deĉifrilajn kodojn, koditajn dokumentojn, mapojn, fotojn, ordonojn, mobilizajn planojn kaj raportojn pri stato de la voja kaj fervoja reto de la monarĥio. Dumtempe li kreis falsajn raportojn pri siaj oficiraj kunlaborantoj kaj malalt-rangaj rusaj agentoj, tiel pruvante, ke li estas elstara kontraŭspiona gvidanto.

Von Gieslt en 1912 iĝis komandanto de praga 8-a korpuso, Redl akompanis lin kiel stabestro. Von Giesl-on sekvis kiel ĉefskoltisto Maximilian Ronge, kies letercenzuristoj kaptis du leterojn en marto de 1913. En ili estis granda sumo kaj nenio alia. Evidentiĝis, ke aŭ rusa aŭ franca spiona organizo sendis ilin. Ili ne retenis la leterojn, sed sekvis ilin kaj Redl anoncis sin por tiuj. Liaj kolegoj konsterniĝis, Redl konfesis ĉion kaj petis revolveron kaj iom da tempo. Li skribis mallongan leteron al sia frato kaj al Von Giesl, poste kappafis sin.

Lian vivon filmigis István Szabó en Redl ezredes (Kolonelo Redl, 1985).