Alfred von Henneberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred von Henneberg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1866 (1866-11-30)
en Hanau
Morto 30-an de novembro 1944 (1944-11-30) (78-jaraĝa)
Okupo
Okupo oficiromilitisto
vdr

Alfred Gottlieb Maria HENN von HENNEBERG (naskiĝinta la 15-an de junio 1867 en Hanau, mortinta en 1945 en Wiesbaden) estis germana kolektisto (kaj eble eĉ fabrikanto) de puntoj kaj oficiro.

Henneberg-domo je Gutenberg-strato 1a en Vajmaro

Vivo[redakti | redakti fonton]

Unua karieretapo lia estis oficirece.[1] Liaj sciencaj postlasitaĵoj pri puntaj kaj lancetadaj produktoj troviĝas je Deutsches Museum (Munkeno).[2]

Von Henneberg ankaŭ verkis libron pri la historio de puntaĵkreo kiu eĉ hodiaŭ gravas.[3] Tradukoj en la lingvojn angla kaj franca ne mankis. Je Vajmaro li famiĝas pro sia domo kiun planis Henry Van de Velde (Haus Henneberg). Ĉe ties starigo (1913/14) Henneberg estis retiriĝinta kapitano.[4] Tiel li figuris en vajmara adreslibro.[5] Li faris kolekton de puntoj kiuj eksponitis ekz. en 2018 en Gotao je Kastelo Friedenstein.[6] La kolekto mem de 800 objektoj troviĝas ekde 1942 en la Duka muzeo (Gotao).

Krom Vajmare li aktivis ankaŭ en Wiesbaden.

Domo vajmara[redakti | redakti fonton]

Temas pri unu el tri vilaoj en Vajmaro faritaj laŭ planoj de Van de Velde, krom Domo Hohe Pappeln kaj Vilao Dürckheim.[7] Karakterize avankorpe elsaltas meza kolono. Malantaŭe tia konolo eĉ pli grandas. Tegmenteje estas antaŭe kiel ankaŭ malantaŭe lukarnoj. Ne forgesendas du interesaj kamentuboj.

Ekde 1990 ĝi uzatas kiel valdorfa infanĝardeno. Ĉe la enirejo kiu spektas la straton estas ŝildeto kun la jena enskribaĵo pri apoganta fondaĵo: Diese Einrichtung wurde unterstützt von der gemeinnützigen Stiftung Herzog Engelbert-Charles und Herzogin Mathildis von Arenberg Düsseldorf. Loĝas tie ankaŭ la pentristo Otto Herbig.[8] Ĝi figuras sur listo de monumentprotektotaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]