Alice Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alice Miller (nakiĝis kiel Alicja Rostowska (Lvivo, la 12an de januaro 1923 – Saint-Rémy-de-Provence, la 14an de aprilo 2010) estis psikologiistino, artistino kaj artprentristino. Ŝi konatiĝis pro siaj esploroj pri batalo kontraŭ mistraktado de infanoj.

Infanaĝo

Miller naskiĝis kaj plenkreskiĝis en Lvivo, kiu tiam apartenis al Pollando (nuntempe Ukrainio). Ŝi estis de juda deveno. Dum la dua mondmilito ŝi studis filozofion kaj literaturhistorion ĉe la – tiam sekreta - Universitato de Varsovio. En 1946 ŝi povis plustudi en Svislando. En 1953 ŝi doktoriĝis ĉe la Universitato de Bazelo en filozofio, psikologio kaj sociologio.

Kariero

Ŝi verkis dektri librojn, tradukitaj en tridek lingvoj. La fundamentaj scioj pri ŝiaj esploroj kaj pri ŝiaj aŭtoraj ambicioj legeblas en la libro Das Drama des begabten Kindes (1979, adaptita reeldono en 1994).

Dum dudek jaroj Miller laboris kiel psikoanalizistino en Zuriko. Je la fino de la 1970-aj jaroj ŝi radikale pridiskutis la validecon de la psikoanaliza teorio de Freud. Ŝi malaprobis ĝin ĉar laŭ ŝi la klasika psikoanalizo malhelpas la kontakton kun la veraj kialoj de traŭmaj eventoj en la infanaĝo. Tiuj traŭmoj ne estiĝis pro infana fantazio sed pro faktaj gepatraj potencmisuzoj. Laŭ Miller la kialoj de neŭrozoj, psikozoj, deprimoj, manioj kaj krima konduto troveblas en la edukado. La edukado povas kaŭzi skizofrenion kiam al infano sisteme forpuŝas siajn aŭtentajn sentojn pro tro prema potenco, tro altaj atendoj aŭ tro da fizika aŭ psika perforto de la gepatroj aŭ edukantoj. Tio okazas ĉar, laŭ Miller, en ĉiuj kulturoj la pravigo de gepatra konduto al siaj infanoj montriĝas ofte sankta. Ŝi konstante kritikis la tradician edukadon.

Miller edziniĝis al la sociologo Andreas Miller (1923-1999), iama kunstudanto, kiu migris kun ŝi el Pollando al Svislando. Ili havis du infanojn, Martin kaj Julika Miller. Poste ŝi divorcis.

En 1988 ŝi eksiĝis el la International Psychoanalytical Association. Inter julio 2005 kaj aprilo 2010 ŝi reagis al leteroj kaj publikigis artikolojn, intervjuojn kaj artaĵojn en ŝia retpaĝoj, kiuj pluekzistas post ŝia forpaso.

Alice Miller, 87-jara, mortis la 14an de aprilo 2010 en Saint-Remy-en-Provence en Francio. La entombigo okazis en fermita rondo.

Eksteraj ligiloj