Alice Roux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

EdE-R

Alice ROUX (alis' ru), naskiĝis la 24-an de aprilo 1868 en Monestier-Clermont (apud Grenoble), estis franca instruistino kun la titolo "profesoro de germana lingvo" en liceoj por junulinoj kaj la unua franca Esperantistino.

Roux esperantiĝis en 1895, leginte en revuo artikolojn de Émile Lombard. En majo 1897, ŝi aliĝis al la Esperanto-klubo de Louhans (v. Chavet), kaj dum multaj jaroj propagandis. En Francujo ŝi estis la unua Esperantistino kaj la unua profesorino.