Alizée

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alizée
Alizée, 2013
Alizée, 2013
Bazaj informoj
Naskonomo Alizée Jacotey
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1984 (1984-08-21) (39-jaraĝa)
en Ajaccio
Edz(in)o Jérémy Chatelain • Grégoire Lyonnet
Deveno Francio Ajaccio, Korsiko
Ĝenroj monda muziko
Popmuziko
Profesio kantistino
Aktivaj jaroj 1999 - nuntempo
Retejo Alizée
Persona informo
Naskonomo Alizée Jacotey
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Alizée
Familio
Edz(in)o Jérémy Chatelain • Grégoire Lyonnet
Okupo
Okupo diskografa artisto • kantistodancisto
TTT
Retejo https://alizee-officiel.com/
vdr
Alizée en 2007
Alizée en 2010
Alizée en 2011
Alizée en 2012
Alizée en 2013

Alizée [alize] (naskiĝis la  21-an de aŭgusto 1984(nun 1984-08-21) en Ajaccio, Korsiko), estas franca kantistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Alizée (propranome: Alizée JACOTEY) naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1984 ĉe marbordo, en la bonodoro de korsika makiso. Deveninta de Ajaccio, ŝi travivas feliĉan infanecon en t.n. insulo de beleco. Rapide, Alizée provas esprimi sian artisman inklinon.

Pasiigita de danco, ŝi ekzercas ĝin ekde la kvara jaro kaj familiariĝas kun la mondo de spektaklo kiu allogas ŝin tiom per teatraj kursoj kiom per kantado.

Je la 11-a jaro, ŝi ricevas la unuan premion de desegno-konkurso, ilustrante aviadilon sur formularo. Krom la eksterordinara vojaĝo al Maldivoj kiun ŝi gajnas, ŝia desegnaĵo estos reproduktita je plena grando sur ŝelo de aviadilo, kiu estos baptita "Alizée". Jen komenco de bela artista kariero.

Famiĝo[redakti | redakti fonton]

Julio 2000.

Alizée ankoraŭ ne estas 16-jara kiam aperas ŝia unua titolo, "Moi... Lolita". Renkontiĝo inter la juna korsikanino kaj la duopo Mylène Farmer-Laurent Boutonnat ŝanĝos ŝian vivon. Frukto de tiu renkontiĝo fariĝos "Gourmandises", ŝia unua albumo.

Du jarojn poste, pli ol 4 milionoj da diskoj estos venditaj tra la mondo. Alizée ankaŭ ricevos plurajn premiojn : NRJ awards, World Music Awards, M6 awards, kaj aliajn eŭropajn rekompencojn...

Ŝiaj titoloj alvenis unuarange en la muzik-ĉartoj italaj, hispanaj, germanaj, anglaj, polaj, nederlandaj, rusaj... ofte numero 1 de vendoj dum pluraj sinsekvaj semajnoj.

Ŝia dua albumo "Mes Courants Electriques...", kies unua unuopa eltiraĵo estas "J'en ai marre !", estis ankaŭ produktita kaj verkita de Mylène Farmer kaj Laurent Boutonnat. "Mes Courants Electriques..." eliris la 18-an de marto 2003 en Francio.

Ŝi edziniĝis kun kantisto Jérémy Chatelain la 6-an de novembro 2003 en Las Vegas. La 29-an de aprilo 2005 ŝi naskis ilian filinon nomitan Annie-Lee (aŭ Annily). Ili eksgeedziĝis en 2012.

La 18-an de junio 2016 Alizée edziniĝis kun Grégoire Lyonnet.[1]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2000: Gourmandises
  • 2003: Mes Courants Electriques
  • 2004: Alizée En Concert
  • 2007: Psychédélices
  • 2007: Psychédélices (+ ekstra DVD "Spychédélices")
  • 2010: Une enfant du siècle
  • 2013: 5
  • 2014: Blonde

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

El: Gourmandises[redakti | redakti fonton]

  • 2000: Moi... Lolita
  • 2000: L'alizé
  • 2001: Parler tout bas
  • 2001: Gourmandises

El: Mes Courants Electriques[redakti | redakti fonton]

  • 2003: J'en ai marre !
  • 2003: Mon bain de mousse
  • 2003: J'ai pas vingt ans !
  • 2003: I'm not twenty!
  • 2003: A contre-courant

El: Psychédélices[redakti | redakti fonton]

  • 2007: Mademoiselle Juliette

Videografio[redakti | redakti fonton]

  • 2004: Alizée En Concert (DVD9)
  • 2007: Alizée En Concert (DVD5) (Meksika reeldono)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Muzik-videoj[redakti | redakti fonton]