Alkajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alkajo
Persona informo
Ἀλκαῖος
Naskiĝo
en Mitileno
Morto 3-an de januaro 2000 (2000-01-03)
en Mitileno
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Amkunulo Sapfo vd
Profesio
Okupo poeto • politikistoverkisto vd
Aktiva en Mitileno vd
Aktiva dum 7-a jarcento a.K.E.–6-a jarcento a.K.E. vd
Verkado
Verkoj Alcaic stanza vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alkajo (greke: Ἀλκαῖος, latine: Alcaeus; naskiĝinta ĉirkaŭ 630 a.K. en Mitileno sur la insulo Lesbo, mortinta ĉirkaŭ la jaro 580) estis grava helena lirikisto.

Alkajo kaj Sapfo

Vivo[redakti | redakti fonton]

Alkajo estis la iom pli maljuna samtempulo de Sapfo. Li apartenis al unu el la plej noblaj klanoj kaj batalis por la nobla frakcio kontraŭ la tiranoj de la naskiĝurbo (ekz. Melankro, Mirsilo). Ekzilite li kontinuigas la batalon kontraŭ la potencakiro de Pitako, eksa samfrakciano, kiu ekgravis post la fino de la reĝimo tirana. Kiam Alkajo volis perforti sian revenon li falis en la manojn de la kontraŭulo, kiu grandanime pardonis lin.

Verkista agado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la juĝo de la prapatroj la poemoj skribitaj en eolia dialekto estis belegaj, pasiaj kaj de vira forteco. La versa sistemo preferita de Alkajo faktermine eĉ nomiĝis por li. Imitis lin la romiano Horaco. Bedaŭrinde nur fragmentoj konserviĝis el la deko da libroj liaj: himnoj, politikaj kantoj, am- kaj drinkkantoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 1. Leipzig 1905, p. 335, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]