Prajagraĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Allahabad
hindie: इलाहाबाद , urdue: الہ آباد
urbo
Ŝtato Barato Barato
Subŝtato Utar-Pradeŝo
Koordinatoj 25° 27′ N 81° 51′ O / 25.450 °N, 81.850 °O / 25.450; 81.850 (mapo)
Horzono UTC+5:30
Poŝtkodo
Situo de la urbo enkadre de Barato
Situo de la urbo enkadre de Barato
Situo de la urbo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Prayagraj
Retpaĝo: prayagraj.nic.in

Allahabad estas urbo kaj distrikta sidejo en subŝtato Utar-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato. La plej frue la nomo estis Prajag (loko de la kunfluejoj), baldaŭe la loknomo estis "Aggra" (sanskrite: por "oferejo", ĉar estas la punkto, kie Bramo ofertis sian unuan oferon post kreado de la mondo). Tial la urbo estas grava pilgrimejo.

Vido en Allahabad
Muzeo en Allahabad

Bazaj informoj

Situo

Allahabad situas ĉe la kunfluejo de la Gango kaj Jamuna. La riveroj sur tri flankoj ĉirkaŭas la urbon.

Historio

Ekde regado de Mogola Imperio la imperiestro konstruis grandan fortikaĵon en Allahabad. Dum regado de la britoj en 1765 estis tie garnizono. En 1857 ankaŭ en Allahabad hinda ribelo okazis. Jawaharlal Nehru naskiĝis la 14an de Novembro 1889 en Allahabado.

Vidu ankaŭ

Klimato

En Allahabad estras tri sezonoj: varma seka somero, freŝa seka vintro kaj varma humida sezono. La somersezono daŭras de aprilo ĝis junio kie la temperaturoj estas de 40-45 °C. La vintrosezono daŭras de decembro ĝis februaro kun 10-22 °C, dume tre malofte malofte frostas. Neniam neĝas.

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ

Universitato en Allahabad