Alosaŭredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alosaŭredoj
Troveblo de fosilioj: Ĵurasio
Reproduktaĵo de alosaŭra skeleto
Reproduktaĵo de alosaŭra skeleto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
Infraordo: Karnosaŭroj Carnosauria
Familio: Alosaŭredoj Allosauridae
Marsh, 1878
Konserva statuso
fossil
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Alosaŭredoj (Allosaurids) estis familio de mezgrandaj ĝis grandaj karnovoraj teropodaj dinosaŭroj. Ili vivis dum la malfrua ĵurasio kaj frua kretaceo. Inter iliaj membroj estis Saurophaganax, alosaŭro, kaj la malbone konata antrodemo. Iuj ŝlosilaj nov-evoluaĵoj de la alosaŭredoj estas: la egaldimensie rondigita vizaĝo, la meze platigita ekstremaĵo de la suba makzelo, la supraj dentingoj kiuj etendiĝas ĝis la malantaŭo de la vizaĝo, etendebla kapablo, svelta sed forta korpostrukturo, longaj, kompaktaj kruroj, rigidaj vostoj, kaj pligrandigita "boto" fine de la pubo.

La preciza nombro de genroj en ĉi tiu familio estas debatinda, kaj la plimulto de la karnosaŭroj de la malfrua ĵurasio kaj frua kretaceo kaj iom parencaj al alosaŭro. Kiel ajn, la alosaŭredoj ŝajne estis la plej sukcesaj siatempaj ĉasistoj kaj estis pli multnombraj ol la megalosaŭredoj kaj ceratosaŭredoj kun kiuj ili konkursis serĉante predon. La alosaŭredojn fine anstataŭigis en la kretaceo iliaj proksimaj parencoj la karkarodontosaŭredoj en la suda hemisfero kaj la celurosaŭraj tiranosaŭredoj en la norda hemisfero.