Alosaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Alosaŭro
Reproduktaĵo de alosaŭra kranio (Naturhistoria Muzeo de San Diego)
Reproduktaĵo de alosaŭra kranio
(Naturhistoria Muzeo de San Diego)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
Infraordo: Karnosaŭroj Carnosauria
Familio: Alosaŭredoj Allosauridae
Genro: Alosaŭro Allosaurus
Marsh, 1877
Konserva statuso
fossil
Specioj
  • A. fragilis tipo
  • A. atrox (Marsh, 1878) Paul, 1987
  • A. europaeus Mateus et al., 2006
  • A. "jimmadseni" Chure, 2000 vide Glut, 2003
Sinonimoj
  • Creosaurus Marsh, 1878
  • Labrosaurus Marsh, 1879
  • Camptonotus Marsh, 1879
  •  ?Epanterias Cope, 1878
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Alosaŭro (Allosaurus < malnov-greka: αλλος 'stranga/alia' + σαυρος 'lacerto')[1][2] estas genro de grandaj (ĝis 9,7m longaj) teropodaj dinosaŭroj. En la genro estas tri priskribitaj specioj, de kiuj la plej bone konata estas A. fragilis. Pluraj aliaj dinosaŭroj iam klasitaj kiel Allosaurus nun estas en apartaj genroj.

Alosaŭro estis dupieda karnomanĝanta dinosaŭro kun granda kranio kontraŭbilancita de longa, peza vosto. Kompare kun la grandaj kaj potencaj malantaŭaj kruroj, la tri-fingraj antaŭkruroj estis malgrandaj. Ĝi estis la plej disvastiĝinta granda rabobesto en la Formacio Morrison de tio kio nun estas Nordameriko, antaŭ 155 ĝis 145 milionoj da jaroj. Ĝi vivis samterene kaj samepoke kiel pluraj genroj de grandaj saŭropodoj, inter ili apatosaŭro (Apatosaurus), diplodoko (Diplodocus), kaj kamarasaŭro (Camarasaurus), kiel ankaŭ aliaj herbovoroj kiel stegosaŭro (Stegosaurus) kaj kamptosaŭro (Camptosaurus): ĉiuj servis kiel potencialaj predaĵoj por alosaŭro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Reproduktaĵo de alosaŭra skeleto en Muzeo Canterbury de Christchurch (Nov-Zelando). Oni nuntempe kredas ke alosaŭro kutime staris en pli horizontala pozo.

Alosaŭro estis tipa granda teropodo, kun granda kranio sur mallonga kolo, longa vosto, kaj reduktitaj antaŭkruroj. Ĝia plej elstara trajto estis paro de nepintaj kornoj tuj supre de kaj antaŭ la okuloj. Kvankam ili estis mallongaj kompare kun la malantaŭaj kruroj, la antaŭaj kruroj estis grandaj kaj havis grandajn, aglecajn ungojn. La kranio ŝajne konsistis el apartaj partoj, moveblaj unuj for de la aliaj, kio permesis la glutadon de grandaj viandopecoj. La skeleto de alosaŭro, kiel tiuj de aliaj teropodoj, havis birdecajn trajtojn kiel forkosto kaj kolovertebroj kavigita de aersakoj.

Alosaŭroj de la specio Allosaurus fragilis havis mezan longecon de 7-9 metroj; la plej granda specimeno certe apartenanta al la alosaŭra genro (AMNH 680) estis 9,7m longa. Pluraj grandegaj specimenoj atribuiĝis al la alosaŭra genro sed eble apartenas al aliaj genroj. La proksime parenca genro Saurophaganax (OMNH 1708) atingis longecon de 10,9m kaj foje klasiĝis en la alosaŭra genro kiel Allosaurus maximus, sed lastatempaj esploroj subtenas la vidpunkton ke ĝi devus esti en aparta genro.[3] Alia specimeno, iam atribuita al la genro epanterio (Epanterias) (AMNH 5767), eble atingis longecon de 12,1m. Epanterio eble estis specio de alosaŭro aŭ Saurophaganax.[1]

Trovaĵoj[redakti | redakti fonton]

Alosaŭro estas la teropodo plej ofte trovata en tiu vasta rokaro enhavanta dinosaŭrojn en la usona sudokcidento kiun oni konas laŭ la nomo de Formacio Morrison. Oni trovis fosiliajn restaĵojn de alosaŭroj en usonaj ŝtatoj Montano, Vajomingo, Suda Dakoto, Kolorado, Oklahomo, Nov-Meksiko, kaj Utaho. Oni ankaŭ trovis iujn restaĵojn en Portugalio. Alosaŭro dividis la ĵurasiajn terenojn kun pluraj aliaj teropodoj, inter ili ceratosaŭro (Ceratosaurus) kaj la grandega torvosaŭro (Torvosaurus).

Alosaŭra kranio de Dinosaŭra Nacia Monumento, ankoraŭ parte en la originala rok-kovraĵo.

Fama fosilia bedo troviĝas en la Dinosaŭra Ŝtonminejo Cleveland Lloyd en Utaho. En ĉi tiu fosilia bedo estas pli ol dekmil ostoj, plejparte de alosaŭro kune kun la restaĵoj de aliaj dinosaŭroj kiel stegosaŭro kaj ceratosaŭro. Ankoraŭ estas mistero kiel la restaĵoj de tiom da bestoj kolektiĝis en unu loko. La rejŝo de karnovoraj fosilioj al herbovoraj fosilioj kutime estas tre malgranda. Oni povas klarigi ĉi tian trovaĵon per hipotezo pri grupa ĉasado, sed ĉi tio estas malfacile pruvebla. Alia ebleco estas tio ke la Ŝtonminejo Cleveland Lloyd reprezentas kaptilon por predantoj, simile kiel la Grudrejoj La Brea, kiuj igis multajn predantojn kaptiĝi en neeskapebla substanco.[2]

"Big Al"[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej gravaj trovaĵoj estis la malkovro en 1991 de "Big Al" (MOR 593), 95-procente kompleta, parte artikigita, specimeno 7,5-8 metrojn longa. Dek naŭ ostoj estis rompitaj aŭ montris atestaĵojn de infektiĝo, kio verŝajne kontribuis al la morto de Big Al.[4] Ĉi tiu alosaŭro havis apartan rolon en "The Ballad of Big Al", speciala programo en la televidoserio Walking with Dinosaurs de BBC. Sciencistoj de la Muzeo de la Rok-Montaro kaj la Universitato de Vajomingo trovis la fosilian skeleton proksime de Shell (Vajomingo). La kompleteco de ĉi tiu skeleto donis al Big Al ĝian nomon — la unuopulo mem estis sub la meza grandeco de Allosaurus fragilis kaj eble estis ankoraŭ ne plenkreska aŭ de nova, malpli granda specio. La specimenon priskribis Breithaupt en 1996.[5]

Ĉi tiun skeleton unue malkovris svisa teamo sub la gvidado de Kirby Siber. La sama teamo poste elfosis duan alosaŭron, "Big Al Two", kiu estas la plej ĝis nun bone konservita siaspeca skeleto.

Klasado kaj historio[redakti | redakti fonton]

viv-restaŭraĵo de Allosaurus fragilis

La unua alosaŭra fosilio priskribita estis 'ŝtoniĝinta ĉevala hufo', kiun donis al Ferdinand Vandiveer Hayden en 1869 la indiĝenoj de Middle Park apud Granby (Kolorado). Ĝi fakte estis vosta vertebro, kiun Joseph Leidy provizore klasigis en genro Poekilopleuron kaj poste en nova genro Antrodemus.[6] Tamen estis Othniel Charles Marsh kiu donis la formalan nomon Allosaurus fragilis al la genro kaj tipo-specio en 1877[7] surbaze de multe pli bonaj materialoj, inkluzive partan skeleton trovita en Garden Park, norde de Cañon City (Kolorado).

La specia epiteto fragilis estas la latina vorto, kiu signifas 'rompiĝema' aŭ 'malforta', kio rilatas al la maldensigaj trajton en la vertebroj.

Ne estas klare kiom da alosaŭraj specioj estis. La specimeno de la Dinosaŭraj Ŝtonminejo Cleveland Lloyd estas multe pli malgrandaj kaj pli malpeze konstruita ol la granda kaj robusta alosaŭro de la Ŝtonminejo Dry Mesa de Universitato Brigham Young. Oni trovis unu alosaŭran specion en Portugalio, A. europaeus.[8]

Alosaŭredaj parencoj[redakti | redakti fonton]

  • Oni trovis alosaŭredan talon ĉe Cape Patterson (Viktorio) en fru-kretaceaj bedoj de sudorienta Aŭstralio. Estas notinde ke ĉi tiu parto de Aŭstralio estis tiutempe ene de la Antarkta cirklo.

En la populara kulturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Dinosaŭroj en la populara kulturo.

Alosaŭro estas la oficiala ŝtata dinosaŭro de Utaho en Usono. Kune kun tiranosaŭro alosaŭro estas la ĉefa reprezentanto de granda karnovora dinosaŭro en la populara kulturo.

Alosaŭro estas ĉefa rabobesto kaj en la romano de Arthur Conan Doyle The Lost World kaj en la filma adaptiĝo de 1925 (ne konfuzu kun tiranosaŭro, kiu ankaŭ aperas en la filmo). En la pionira filmo de 1933 King Kong, la simiego King Kong batalas alosaŭron por savi la heroinon de la filmo, Ann Darrow. En la filmo de 1969 The Valley of Gwangi, Gwangi laŭdire estas alosaŭro (sed Ray Harryhausen bazigas sian modelon por la heroa besto je tiranosaŭro; Harryhausen ofte konfuzas la du kaj eĉ diris en intervjuo "They're both meat eaters, they're both Tyrants... one was just a bit larger than the other." [Ili ambaŭ estas viandomanĝantoj, ambaŭ estas tiranoj... unu nur estis iom pli granda ol la alia.])

Alosaŭro aperas en la dua kaj kvina epizodoj de la televida serio Walking with Dinosaurs de BBC. La epizodo The Ballad of Big Al priskribas la vivon de alosaŭra specimeno nomata "Big Al".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Liddell k Scott (1980). Greek-English Lexicon, Abridged Edition. Oxford University Press, Oxford, UK. ISBN 0-19-910207-4.
  2. Oni nomis ĝin 'alia lacerto' pro tio ke ĝiaj vertebroj estis aliaj ol tiuj de la aliaj dinosaŭroj konataj tiam kiam oni malkovris la unuajn alosaŭrajn fosiliojn.
  3. Chure D. J. (2000). "A new species of Allosaurus from the Morrison Formation of Dinosaur National Monument (Utah-Colorado) and a revision of the theropod family Allosauridae." Ph.D. disertacio, Columbia University, 1-964.
  4. Hanna, R.R. (2002). "Multiple injury and infection in a sub-adult theropod dinosaur (Allosaurus fragilis) with comparisons to allosaur pathology in the Cleveland-Lloyd dinosaur quarry collection." Journal of Vertebrate Paleontology, 22(1): 76-90.
  5. Breithaupt (1996). "The discovery of a nearly complete Allosaurus from the Jurassic Morrison Formation, eastern Bighorn Basin, Wyoming." En Brown, C.E., Kirkwood, S.C., kaj Miller, T.S. red. Forty-Seventh Annual Field Conference Guidebook, 309-313. Wyoming Geological Association, Casper.
  6. Leidy J (1870). Remarks on Poicilopleuron valens, Clidastes intermedius, Leiodon proriger, Baptemys wyomingensis, and Emys stevensonianus. Proc. Acad. Nat. Sci. Philadelphia 1870: 3-5
  7. Marsh OC. (1877). Notice of new dinosaurian reptiles from the Jurassic formation. American Journal of Science and Arts 14:514-516
  8. Mateus, O., Walen, A., and Antunes, M.T. (2006). "The large theropod fauna of the Lourinha Formation (Portugal) and its similarity to that of the Morrison Formation, with a description of a new species of Allosaurus." New Mexico Museum of Natural History and Science Bulletin, 36.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Cerasinops BW.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Dinosaŭroj