Alphonse Trent

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alphonse „Phonnie“ E. TrentAlphonso E. Trent (* 24-an de aŭgusto 1905; † 14-an de oktobro 1959 en Fort Smith (Arkansaso)) estis usono ĵaz-pianisto kaj direktis teritorian bandon de la svingo.

Vivo kaj agado

Alphonse Trent ludis jam infanaĝe pianon kaj laboris en lokaj bandoj en Arkansaso ekde sia junaĝo. Sian propran ensemblon li direktis meze de la 1920-aj jaroj (eble ekde 1923). En la jaro 1924 li ludis kun Synco Six de Eugene Cook kaj poste li transprenis la direktadon de la bando, kiu ekzistis ĝis 1934. Ĝi validis kiel unu el la plej kontataj teritoriaj bandoj de la sudo kaj mezokcidento de Usono; ĝi ludis ankaŭ sur rivero-vaporŝipoj. Meze de la 1930-aj jaroj Trent unue forlasis la muziknegocon, sed revenis en 1938 kun alia bandego sur la scenejojn. En ĉi tiu orkestro ludis ĵazmuzikistoj pli malfrue famiĝontoj kie Terrence Holder, Alex Hill, Stuff Smith, Snub Mosley, Charlie Christian, Harry Sweets Edison, Mouse Randolph, George Hudson kaj Peanuts Holland.

Kiel bandestro li sonregistris nur ok diskofacojn; kvar en la jaro 1928, du en 1930 kaj du en 1933. Post tio li laboris nur partatempe kun propraj ensembloj kaj okupiĝis ĉefe kiel negocisto.

Diskografio

Eksteraj ligiloj

Literaturo/Fontoj