Alsónémedi
Alsónémedi estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Gyál. Alsó signifas: suba.
Bazaj informoj
- Areo:49 km²
- Loĝantaro: 4780
- Poŝtkodo: 2351
- Telefonprefikso: 29
Alsónémedi situas sur ebenaĵo, laŭ la ĉefvojo Budapeŝto-Kecskemét, aŭtoŝoseoj M0 ĉirkaŭ Budapeŝto kaj M5 al Szeged estas proksime. Ankaŭ urbo Ócsa estas proksime.
Historio
Alsónémedi estis loĝata jam en la kuprepoko kaj bronzepoko. La unua skriba mencio okazis en 1067. Post la turkoj la setlejo senhomiĝis. En 1885 granda incendio okazis.
La loĝantaro estas aŭ loke terkulturisto aŭ laboras en la ĉefurbo.
Vidindaĵoj
- Romkatolika Preĝejo de Sankta Kruco (Alsónémedi)
- Kalvinana preĝejo el la 18-a jarcento