Altaĵo de Cerva Salto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
historia arta poŝtkarto el 1910 pri bronza statuo pinte de la rokaro el 1910

Altaĵo de Cerva Salto (ĉeĥe Jelení skok; germane Hirschsprung) estas granita rokaro, kiu apartenas al la plej altaj kaj plej vizitataj lokoj super la ĉeĥa urbo Karlovy Vary (Karlsbad).

Ĝi troviĝas 450 metrojn super marnivelo kaj estas videbla el multaj lokoj de la urbo. Ekde la Gejsero oni povas ĝin atingi piede post 20 minutoj. Pri tiu ĉi roko oni rakontas ofte legendon, kiu rilatas al malkovro de la varma kuracakvo.

Legendo de la Cerva Salto[redakti | redakti fonton]

La imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj bohemia reĝo Karolo la 4-a dum ĉasado haltis sur tiu ĉi rokaro, sekvante la hundon, kiu ĉaspelis cervon. Oni diras, ke ekde tiu ĉi loko la ĉaspelata cervo saltis ĝis la Gejsero, kie la reĝaj hundoj brog-vundiĝis en brulakva akvo. Por memoro al tiu ĉi legendo estis starigita sur la rokaro skulptaĵo de ĉamo en 1851. Ĝi estas metala gisaĵo, kiun al la urbo dediĉis barono Heindrick von Lützow, ŝatanta statuojn de bestoj, kiuj ĉi tien transloĝiĝis el Meklenburgaj vastaj ebenaĵoj. La statuo post multaj jaroj estis iom difektita kaj en la jaro 1984 ĝi estis forigita kaj farita nova kopio. Denove ekde la jaro 1986 ĉi tie staras nova bronza statuo de ĉamo.

Kial oni ĉi tien starigis ĉamon, ne cervon? Nu, legendo estas legendo ... Eble tial, ĉar en tiu ĉi regiono neniam vivis ĉamoj, nur cervoj!!! Kaj la cervoj ne scias salti sur rokoj. (Ĉu laŭ tiu ĉi legendo oni povas rekomendi "Ne kredu ĉiam je ĉio!") Kaj la ĉamo fariĝis ankaŭ unu el kelkaj simboloj de la urbo.

Apud la rokaro de Cerva Salto troviĝas Altano de MAIER (ĉeĥe: Maier?v gloriet). Ĝi estas belvedera oklatera altaneto en ĉina stilo, kiun konstruigis la viena kuracisto (naskodevena karlovarano) Maier en la jaro 1804. La altano havas ruĝan tureton kaj estas ĝis pinto preskaŭ 11 m alta kaj apartenas al la plej vizitataj lokoj. De tie oni povas vidi belan panoramon de la urbo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.