Altbachisches Archiv

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Las altbachische Archiv estas kolekto de motetoj, ĥormuzikaĵoj kaj kantatoj de pli fruaj membroj de familio Bach el la tempo proksimume inter 1650 kaj 1700.

La kolekton komencis Johann Ambrosius Bach, kaj ĝin daŭrigis lia filo Johann Sebastian Bach. Post ties morto ĝin heredis Carl Philipp Emanuel Bach, kiu nomis ĝin „altbachisches Archiv“ (malnov-Bacha arĥivo). Li rigardis ĝin kiel familiotrezoron. Al posta Bach-biografiisto Johann Nikolaus Forkel li pruntis ĝin en 1775, dirante pri ĝi delikate „mia malnov-Bacha arĥivo“ kaj petante lin pri bona traktado de la intertempe „iomete rompiĝemaj“ manskribaĵoj.[1]

Laŭ la „Registro de la muzika postlasaĵo de la mortinta kapelmajstro Carl Philipp'Emanuel Bach' de 1790“ la kolekto ampleksis jenajn pecojn:

Johann Christoph Bach la 1-a

  • Es erhub sich ein Streit. kantaĵo kun 22 voĉoj
  • Meine Freundin, du bist schön. Geedziĝo-peco kun kvar solovoĉoj, kvar ĥorvoĉoj, unu violono, tri vjoloj, violonego kaj klaviceno
  • Der Gerechte, ob er gleich zu zeitlich stirbt . Moteto por kvinvoĉa ĥoro kaj orgeno
  • Lieber Herr Gott, wecke uns. Moteto por okvoĉa duobloĥoro kun instrumentoj
  • Mit Weinen hebt sichs an. Ario por kvar voĉoj
  • Ach, daß ich Wassers genug. Kantato por aldo, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso
  • Es ist nun aus. Morto-ario por kvar voĉoj

Johann Michael Bach la 1-a

  • Ich weiss, dass mein Erlöser lebt. Ĥoralmoteto por kvinvoĉa ĥoro
  • Ach wie sehnlich wart’ ich der Zeit. Kantato por soprano, arĉinstrumentoj kaj orgeno
  • Das Blut Jesu Christi. Ĥoralmoteto por kvinvoĉa ĥoro , blovinstrumentoj aŭ orgeno
  • Auf, lasst uns den Herren loben. Kantato por aldo, arĉinstrumentoj kaj orgeno
  • Nun hab’ ich überwunden. Ĥoralmoteto por okvoĉa duobloĥoro
  • Herr, wenn ich nur dich habe. Ĥoralmoteto por kvinvoĉa ĥoro
  • Die Furcht des Herren. Kantato por kvin solovoĉoj, ĥoro kaj instrumentoj

Georg Christoph Bach

  • Siehe, wie fein und lieblich ist. Naskiĝdatrevena kantato por du tenoroj, baso, arĉinstrumentoj kaj orgeno

Johann Bach

  • Unser Leben ist ein Schatten. Ĥoralmoteto por okvoĉa ĥoro kaj trivoĉa forĥoro
  • Sei nun wieder zufrieden. Moteto por okvoĉa duobloĥoro

Ne ekzakte nomataj komponistoj

  • Nun ist alles überwunden. Ario por kvar voĉoj
  • Ich lasse dich nicht. Moteto por du kvarvoĉaj ĥoroj kun kontinua baso
  • Weint nicht um meinen Tod. Ario por kvar voĉoj

La diligenta kolektanto de muzikaĵoj Georg Poelchau akiris la originalajn manskribitajn notojn el la postlasaĵo de Carl Philipp Emanuel Bach kaj transproprigis ilin al Sing-Akademie, kiam ties direktoro Carl Friedrich Zelter komencis starigi arĥivon i.a. de notoj. La kolekto estis noveldonata kiel notopresaĵo en 1935. Dum la Dua Mondmilito (1943) la tiama direktoro de la Akademio, Georg Schumann igis transdeponi la bibliotekostokon kaj kun ĝi la Alt-Bachische Archiv-on el la domo de Sing-Akademie, kiu mallonge poste fariĝis viktimo de brulbomboj. De la transdeponejo, kastelo Ullersdorf en Malsuprasilezia Provinco, la arĥivo malaperis en la kaoso de la postmilito, ŝajne senspure. La ununura spuro, kiel rezultigis reserĉoj de estrarano de Sing-Akademie jardekojn poste, konsistis en tio, ke ukraina regimento de la Ruĝa Armeo batalis kiel lasta armeparto antaŭ la malapero de la arĥivo en ĉi tiu regiono de Silezio. En 1999 Bach-esploristo Christoph Wolff remalkovris post longa serĉado la biblioteo-stokon en la ŝtatarĥivo en Kievo, Ukrainujo, kaj redonis ĝin en 2001 al ĝia posedanto, la Sing-Akademie zu Berlin.

Unuafoje post la redono la kolekto estis montrata al la publiko dum ekspozicio en la Bach-arĥivo en Lepsiko ekde novembro 2002 ĝis januaro 2003.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Bach-Archiv Leipzig: Das Alt-Bachische Archiv, Begleitheft zur 54. Kabinettausstellung 1

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Max Schneider (Hrsg.): Altbachisches Archiv: aus Johann Sebastian Bachs Sammlung von Werken seiner Vorfahren Johann, Heinrich, Georg Christoph, Johann Michael u. Johann Christoph Bach. Das Erbe deutscher Musik, Reihe I. Breitkopf & Härtel, Leipzig 1935. Nachdruck 1966
    • Band 1: Motetten und Chorlieder.
    • Band 2: Kantaten.
  • Walter Kolneder: Lübbes Bach Lexikon. Lübbe, Bergisch Gladbach 1994, ISBN 3-404-61288-4
  • Stephen Rose: The Altbachisches Archiv. In: Early music, Vol. 33, Nr. 1, 2005 , S. 141-144, ISSN 0306-1078
  • Bach-Archiv Leipzig: Das Alt-Bachische Archiv - Geistliche Musik der Vorfahren Johann Sebastian Bachs. Begleitheft zur 54. Kabinettausstellung im Bach-Archiv Leipzig, 20. November 2002 bis 5. Januar 2003. Ausstellungskonzeption: Peter Wollny

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Altbachisches Archiv » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3387905 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)