Amber Lee Ettinger
El Vikipedio
Amber Lee ETTINGER (naskiĝis la 2-an de oktobro 1982 en Hazleton, Pensilvanio) estas usona aktorino kaj modelo. Ŝi akiris landan kaj mondan konatecon en 2007 sub la nomo Obama Girl en serio de videofilmetoj, en kiu ŝi apogis Barack Obama dum la usona prezidenta elekto de 2008.
Biografio [redakti]
Ettinger havas germanan kaj irlandan devenon. Ŝi studis ĉe Fashion Institute of Technology en Novjorko vestaĵan kaj modan dizajnon kun la celo, iam evoluigi propran modan linion (stilon). Ŝi estis elektita al Miss New York City en aŭgusto de 2003. Krom tiuj ŝi aperis en muzikvideo kiel dancistino, aperis sur kovrilpaĝo de Maxim kaj Playboy.
Ŝi akiris en 2007 landan kaj eĉ parte internacian sukceson per la kanto kaj interreta video "I Got a Crush…On Obama".[1]
Referencoj [redakti]
- ↑ "I Got a Crush…On Obama" By Obama Girl sur youtube.com, la 13-an de junio 2007.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Amber Lee Online, oficiala paĝo
Obama Girl. Cause I Got a Crush On Obama.