American Empire Project

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 20:59, 27 jan. 2014 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

The American Empire Project (usonimperia projekto) estas libroserio kiu temas pri la ĵusaj imperiismaj kaj esceptismaj tendencoj en la usona eksterlanda politiko. Tiu serio estas publikita de Metropolitan Books kaj inkludas kontribuojn fare de elstaraj verkistoj kiaj Noam Chomsky, Howard Zinn, kaj Chalmers Johnson.

La celo de la projekto estas havigi kritikan rigardon al la imperiaj ambicioj de Usono kaj esplori eblajn alternativojn por eksterlanda politiko.

La American Empire Project estis origine fondita de Tom Engelhardt kaj Steven Fraser kaj ekpublikiĝis en 2004. Tiu serio nune enhavas pli ol 20 librojn kaj kontinue pliiĝas.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj