Amy Johnson
El Vikipedio
Amy JOHNSON (naskiĝis la 1-an de julio, 1903, mortis la 5-an de januaro, 1941) estis angla pilotino. Ŝi naskiĝis en Hull.
Ŝi famiĝis en 1930 pro flugado de Britio al Aŭstralio – kiel unua virino ŝi faris tion.
Eble ŝia plej granda sukceso estis en 1936 kiam ŝi flugis de Britio al Kaburbo (Capetown), Sud-Afriko kaj revenis. Ŝi rompis la rekordon.
Dum la Dua mondmilito ŝi laboris kiel piloto kaj mortis en akcidento ĉe la estuaro de la Tamizo.
