Anaheim
El Vikipedio
| Anaheim | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Usono | |
| Ŝtato | Kalifornio | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 336 265 (2010) | |
| Loĝdenso | 2555 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
33°50′10″N 117°51′30″O / 33.83611°N, 117.85833°OKoordinatoj: 33°50′10″N 117°51′30″O / 33.83611°N, 117.85833°O | |
| Areo | 131,6 km² | |
Anaheim, esperante Anahejmo, estas urbo en Kantono Orange (Kalifornio) en subŝtato Kalifornio (Usono). Ĝi situas ĉ. 60 km sudoriente de Losanĝeleso.
Historio [redakti]
Anaheim ekestis en 1870 el setlejo de germanaj enmigrintoj fondita en 1857. Granda parto de tiuj unuaj setlistoj devenis el la ĉirkaŭaĵo de Rothenburg ob der Tauber (Bavario). La nomparto "-heim" ankoraŭ hodiaŭ montras al la germana deveno de la fondintoj, "Ana-" rilatas al la proksima rivero Santa Ana River.
Je la fino de 19-a jarcento Xylella fastidiosa detruis la vitejon.