Anandabazar Patrika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anandabazar Patrika

emblemo

gazeto
Speco Taggazeto
Formato Grandgazeto

Lando  Barato
Urbo Kolkato, Okcidenta Bengalio, Barato
Posedanto Grupo ABP
Redaktisto Iŝani Duta Raj[1]
Establodato 13-a de marto 1922
Posedata de ABP Group vd
Eldonkvanto 802 289 (en junio 2022)[2]

Retejo www.anandabazar.com
vdr

Anandabazar Patrika (bengale আনন্দবাজার পত্রিকা) estas barata bengallingva taggazeto posedata de la grupo ABP. Ties ĉefaj konkursantoj estas Bartaman, Ei Samay kaj Sangbad Pratidin.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bengallingva ĵurnalo estis eldonita en 1876 en vilaĝeto de dividaĵo Magura ĉe la distrikto Ĝesore en tiama brita Hindio (nun Bangladeŝo) de Tuŝar Kanti Goŝ kaj de lia patro Sisir Kumar Goŝ. Ili nomis ĝin Ananda Bazar pro fratino de la avino de Tuŝarkanti, nome Anandomaji. Tamen, baldaŭ la ĵurnalo ĉeŝiĝis. En 1886, Goŝ starigis alian ĵurnalon, kun la nomo de lia avino Amritamoji: Amrita Bazar Patrika.[3]

Poste en 1922, la Anandabazar Patrika estis relanĉita de proprietulo nome Sureŝ Ĉandra Maĝumdar kaj de redaktoro Prafula Kumar Sarkar. Ĝi estis unue presita la 13-an de marto 1922 sub sia proprieto; tio estis kontraŭ la britaj leĝoj.[4] En 1922 ĝi unue aperis kiel kvar-paĝa vespera tagĵurnalo. La interreta eldono de la ĵurnalo estis estiĝis en 2001; ĝi eldonas informojn inter la komunumo. La presata ĵurnalo ankaŭ enhavas reklamojn.[5] En 2010, la firmao Time Inc. akiris interkonsenton pri licenco kun la grupo ABP por eldoni la revuon Fortune India. Ĉi tiu revuo eldonas ĉiujare la listo Fortune India 500.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anandabazar Patrika en la angla Vikipedio.