Anda flugakcidento de 1972

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Anda flugakcidento de 1972 estis kraŝo de aviadilo de la urugvaja aerarmeo dum vojo de Montevideo al Santiago de Chile. La aviadilo (tipo Fairchild-Hiller FH-227) kraŝis la 13-an de oktobro 1972 ĉe montodeklivo en la Andoj, en alto de 4.000 metroj. Oni povis savi 16 personojn el la 45 flugintaj pasaĝeroj, post 72 tagoj.

La evento estas ekde tiam konata kiel „Miraklo de la Andoj“. La plej konatan filmigon de la eventoj faris Frank Marshall en doku-dramo.

La kraŝo[redakti | redakti fonton]

La 40 pasaĝeroj estis membroj, fiduloj kaj parencoj de la rugbea taĉmento Old Christian’s Club, kiu estis la plej sukcesa klubo kun du ĉampionadaj venkoj (1968 kaj 1970) en Urugvajo. En la ĉilia Santiago, la teamo devintus ludi amikecan ludon.

La veturo komenciĝis la 12-an de oktobro 1972 en Montevideo. Pro la malbonaj veterkondiĉoj en Mendozo (Argentinio), oni devis interrompi la veturon por tranokti. Sekvan tagon, oni pluflugis al Santiago de Chile. Por atingi la flughavenon, la aviadilo devis desude ĉirkaŭflugi montopintojn pro la nesufiĉa maksimuma flugalta kapablo de la aviadilo. Dum la ĉirkaŭflugo de la 6.000 metrojn altaj montopintoj, la pilotoj devis lukti kontraŭ orkanaj ventoj kaj glacia neĝado. Kiam la piloto supozis forlasi la danĝerajn montopartojn de la Andoj, li komencis sinko-flugon. Dum tiu naviga eraro okazis la akcidento.

La aviadilon trafis akraj turbulencoj kaj falventoj. La dekstra flugilo trafis monton kaj derompiĝis, deŝirante eĉ la postan parton (poŭpon) de la aviadilo. Kelkaj pasaĝeroj kaj fluglaboristoj elfalis. Sekundojn poste trafis la avidilo plian pinton kaj derompiĝis ankaŭ la maldekstra flugilo. La avidilo - konsistanta nun nur el la aviadila trunko -, trafis kun rapido de ĉ. 350 km/h neĝobenkon kaj restis do kompakta. La trunko servis kiel protektita areo dum du monatoj por la travivantoj.

El la 45 personoj mortis 12 dum aŭ rekte post la kraŝo. Kvin pluaj mortis dum la unua nokto, kiam ilin trafis la arktaj kondiĉoj. La temperaturo sinkis ĝis −30, parte eĉ ĝis −40 Celsio-gradoj.


La okan tagon, la travivintoj povis aŭdi en eta radioparato, ke oni ĉesigis oficiale la serĉadon de la kraŝintoj kaj oni deklaris ilin mortintaj. Tiun tagon mortis plia pasaĝero. Sen espero je savo, sen ebleco je konvena prizorgo de la vunditoj, sen konvenaj vestoj, preskaŭ sen nutraĵoj, la stato de la travivintoj iĝis pli kaj pli kritika.

La eta nutraĵa rezervo (kelkaj tabuletoj da ĉokolado, keksoj, kelkaj glasoj da vino) estis rapide forkonsumitaj. Ĉar la ĉirkaŭo havis nek vegetaĵon, nek bestaron, la travivintoj estis truditaj al kanibalismo.

Oni devis ankaŭ travivi plian sortobaton, kiam dum la nokto al 31-a de oktobro, lavango surprizis ilin dum dormado, kio postulis morton de pliaj 8 personoj. Dua lavango en iu nokto tute kovris la trunkon, la travivintoj vivis du tagojn en la trunko, dum super ili uraganis neĝostormo. Ĉar la lavango forprenis eĉ la kadavrojn de pli fruaj viktimoj, post unu tago de malsato, oni decidis manĝi el freŝaj viktimoj de la lavango.

Meze de novembro mortis du pliaj travivantoj je ties vundoj. La lasta viktimo estis Numa Turcatti, kiu mortis la 11-an de decembro pro infektado de la vundoj.

Kanibalismo[redakti | redakti fonton]

La decido je profana kanibalismo (dum kiu oni taksas homan karnon kiel nutraĵon) ne estis facila, ĉar inter la mortintoj estis multaj parencoj, amikoj aŭ minimume konatoj. Kelkuloj rifuzis la kanibalismon pro morala bazo, sed la senespera situo trudis ĉiujn post kelkaj tagoj al nutrado el homa karno. Ĉirkaŭ ses kadavroj restis komence netuŝitaj pro respekto je la ankoraŭ vivintaj parencoj kaj devintus servi kiel nutraĵo nur en ekstrema okazo. Finfine restis netuŝitaj nur la kadavroj de la patrino kaj fratino de Nando Parrados, kiu estis dumvoje kun Roberto Canessa por helpo. Ili estis entombigotaj sur la monto.

Ekspedicioj kaj savo[redakti | redakti fonton]

Pluraj travivantoj kuraĝis ekspediciojn en diversajn direktojn, sed oni devis konstati, ke la ekspedicioj havas grandajn riskojn: sendepende de la daŭra risko por frosti, minacis ankaŭ la neĝoblindeco aŭ glaĉera splitiĝo, glito. Krom tiuj, la aero en tiu alto estis tro oksigen-malriĉa por ebligi gravajn streĉojn.

Fernando Parrado kaj Roberto Canessa kun la paŝtisto Sergio Catalán

Al la personoj, kun plej bonaj korpaj fortoj apartenis Fernando Parrado, Roberto Canessa kaj Antonio Vinzintin, kiuj povis iugrade kontraŭstari la katastrofajn kondiĉojn. Kiel esperan lumeton taksis la travivantoj, kiam la ekspediciaj partoprenintoj trovis la mankantan aviadilan poŭpon je distanco de 3 km disde la trunko. Oni esperis uzi la radioaparaton de la pilotejo, kun la baterio el la trunko. Tiu provo malsukcesis, ĉar la aparato bezonis ŝanĝan tension por la funkciigo.

La amara ironio de la afero estas, ke Parrado, Canessa kaj Vinzintin dum antaŭa ekspedicio devintus pluiri en la saman direkton orienten kaj ili atingintus post 29 km (aerlinie 20,9 km) al Hotelo Termas Sosneado (34°46′16″S 70°03′25″W). Tiu hotelo estis tiutempe malplena, sed tie estis provizaĵoj, kestoj de unua helpo kaj vestaĵoj. La kaŭzo estis la sama kiel ĉe la akcidento, kiam la pilotoj lasis flugi la aviadilon al la monto: Ili supozis esti jam sur ĉilia teritorio, sed ili estis do ankoraŭ ĉ. 20 km pli oriente sur argentinia teritorio.

La 13-an de decembro, 62 tagojn post la kraŝo, Parrado, Canessa kaj Vinzintin komencis ekspedicion por atingi civilizacion. La ekspedicio antaŭeniris tre malrapide, du tagojn povis kuniri la travivintoj. La trian tagon Vinzintin reiris al la aviadilo, tiel por Parrado kaj Canessa restis pli granda nutraĵa provizaĵo. Vinzintin bezonis nur kelkajn horojn atingi la kraŝejon.

Post 10 tagoj sukcesis Parrado kaj Canessa trairi la Andojn kaj kontakti civilizacion. Ilin trovis ĉilia paŝtisto Sergio Catalán, kiu akompanis ilin al alia paŝtisto, al monta kabano kaj donis al la malfortiĝintaj homoj nutraĵon. Li mem rajdis al la proksima vojo kaj veturis kun ŝarĝaŭto ĝis Puente Negro, kie li informis tie la policon, kiu faris ĉion eblan por savi la travivintojn el la montoj. Oni savis la 22-an kaj la 23-an de decembro la restintajn 14 travivintojn kaj portis ilin en hospitalon de Santiago, kie la kuracistoj konstatis, ke nur unu estis en zorginda stato.

La kadavroj, nome ties restaĵoj, estis entombigitaj duonkilometre de la kraŝejo (ekster la lavangan zonon) sub ŝtonojn. Oni starigis tie eĉ krucon kun surskribo „Pli proksime al Vi, mia Dio“ kiel memoraĵon. La aviadila trunko restis verŝita per benzino kaj bruligita.

La travivintoj estis Fernando Parrado (Nando), Roberto Canessa (Musculo), Antonio Vizíntin (Tintin), Alfredo Delgado (Pancho), Ramón Sabella (Moncho), Eduardo Strauch, Daniel Fernandéz, Adolfo Strauch (Fito), Alvaro Mangino, Pedro Algorta, Javier Methol, Roy Harley, Gustavo Zerbino, Roberto Francois (Bobby), Carlos Páez Rodriguez (Carlitos) kaj José Inciarte (Coche). Inter la mortintoj estis ĉiuj kvin fluglaboristoj: piloto, kunpiloto, navigisto, teknikisto kaj flugakompanisto.

La travivintoj vivas ankoraŭ hodiaŭ en proksimo unu al la alia en urbokvartalo Carrasco en la ĉefurbo Montevideo. La tragikaj eventoj igis ilin amikoj kaj fiduloj. Kelkaj travivintoj prelegas hodiaŭ dismonde pri la temo travivo en ekstremaj kondiĉoj. Kelkaj eĉ laboris kiel spertulo ĉe la mineja akcidento de San José en 2010, Ĉilio.

Libroj kaj filmigoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj libroj aperis al la merkato kun falsaj informoj aŭ mank-have. Nur la verkisto Piers Paul Read verkis en kunlaboro kun travivintoj kaj donis plenan priskribon kun titolo Travivi, kiu iĝis mondkonata plejvendata libro kaj oni vendis ĝin en milion-grando.

La eventojn oni filmigis jam en 1976 en Meksiko sub la titolo Sobrevivientes de los Andes. Tiu filmo fokusis je la kanibalismo kaj estas traktata kiel diletanta.

Pro la kanibalisma tabuo atendis Holivudo ĝis 1993 je filmigo de la eventoj. La tragedion filmigis Frank Marshall kun pli granda aŭtento kaj respekto je la turmentoj de la tragedio, sub la titolo Travivi. Kelkaj travivintoj, inter ili Nando Parrado, kunagadis kiel konsilistoj dum la filmigo.

Nando Parrado verkis ankaŭ libron 72 tagoj en la infero: Kiel mi travivis la kraŝon en la Andoj.

En 2007, reĝisoro Gonzalo Arijon faris dokumentan filmon La miraklo de la Andoj (Ethan Productions/ARTE TV; 112 minutoj). En la filmo, la travivintoj rakontas la eventojn, kion kompletigis simulitaj scenoj, prezento de aktuala stato de la originala kraŝejo, same samepokaj bildomaterialoj. En la sama jaro BBC prezentis la dokumentan filmon Stranded.

La franca verkisto Michel Vinaver verkis teatraĵon Les Ordinaires, je veraj eventoj de la akcidento.