Andrásfa
Andrásfa (andraŝfa) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Vasvár. La loknomo signifas hungare: Andreo-vilaĝ', sed laŭvorte Andreo-arbo.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9811
- Telefonprefikso: 94
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 280
Situo
Andrásfa situas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Ĝi etendiĝas sur malebenaĵo. Vasvár troviĝas 10 km-ojn for.
Historio
La unua mencio devenis el 1404 en formo Andreasfalua. La loĝantaro okupiĝas pri vinberokulto aŭ laboras en la proksimaj urboj.
Vidindaĵo
- baroka katolika preĝejo pri reĝo Stefano la 1-a (Hungario) el 1732