Andratx
| Andratx | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Ŝtato | |||
| Aŭtonoma Komunumo | |||
| Provinco | Balearoj | ||
| Komarko | Serra de Tramuntana | ||
| Poŝtkodo | 07150 | ||
| Areo | 81,5 km² | ||
| Alteco | 101 m. | ||
| Distanco | 25 km km de Palma | ||
| Loĝantaro | 11.682 loĝ. (2010) | ||
| Koordinatoj | 39°34′N 2°25′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 39.567 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">39.567°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
Andratx [andrAĉ] (kastilie Andraitx aŭ Andrach) estas komunumo kaj vilaĝo sur insulo Majorko, la plej okcidenta el ties komunumoj. Kun areo de 81,5 km² kaj 11.682 loĝantoj (en 2010) ĝi havas loĝdenson de 143/km².
La komunumo konsistas el jenaj kvin setlejoj (parenteze la loĝantar-nombro en la setlejo kaj kun la ĉirkaŭaĵo):
- Andratx (6444 / 6929)
- Es Camp de Mar (197 / 231)
- Port d’Andratx (2548 / 3033)
- Sant Elm (341 / 369)
- S’Arracó (521 / 786)
Kiel montras la listo, preskaŭ ĉiuj komunumanoj vivas en la sideja setlejo aŭ en ties marborda havenejo Port d'Andratx (= haveno de Andratx). Pro la agrabla klimato, la marhaveno kaj la turisma infrastrukturo tie estas ne nur multaj turistoj, sed ankaŭ konstante loĝantaj alilandanoj (29,6 % aŭ 3.081 en 2006).
La provinca vojo Ma-1 ligas la setlejon Andratx sud-okcidenten al Port d'Andratx kaj orienten al la ĉefurbo Palma. Ĝi estas parte kvarkoridora.
Super la setlejo Andratx situas impona defend-kirko, la preĝejo de St-a Maria.
Al la komunumo apartenas la insulo Sa Dragonera, 4 km longa, kiu estas la plej okcidenta (administra) parto de Majorko.