Andreas Poach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Andreas POACH (naskiĝinta ĉ. en 1515 en Eilenburg, mortinta en la 2-a de aprilo 1585 en Utenbach) estis germana teologo kaj reformanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1530 li ekstudentis ĉe la unversitato de Wittenberg. Tie li magistriĝis en 1538. En 1541 li ricevis ordinadon en Jena kaj iris de tie kune kun Justus Jonas al Halle, kie li deĵoris 5 jarojn kiel diakono. Je la fino de la 1542-a jaro li troviĝis ĉe la Preĝejo Sankta Mario en Halle.

Per imperiestra ordono li forpelitis el Halle en 1547, kiel ĉiuj aliaj evangeliaj animzorgadoj. La saman jaron li iĝis paroĥestro en Nordhausen, kie li renkontiĝis kun Mathäus Ratzenberger. Kun li li venis en 1550 al Erfurto. Tie li iĝis en la 1-a de junio paroĥestro ĉe la Aŭgustenana kirko kaj helpegis konstrui evangeliajn strukturojn en Erfurto. En 1561 li fariĝis ĉefpastoro (Senior) kaj estis vokita en 1566 kiel profesoro de evangelia teologio al la Universitato de Erfurto: li do kvazaŭ estis la unua profesoro de la nova konfesio.

Kvereloj[redakti | redakti fonton]

Por kunveno de Eisenach en 1566 estis la kaŭzo la t.n. kontraŭnomistikaj disputoj, kiujn li partoprenis - ĉar li volis protesti kontraŭ la doktrino ke salvo povus esti sendube atingita per kompleta sekvo de la leĝo.

Kiam en 1569 - en kunteksto kun la nomumo de rektoro universitata - komenciĝis konfesiaj bataletoj kun Johannes Gallus, la urba konsilantaro decidis maldungi lin.

Post restadoj provizoraj en Vippach, Fiedelhuŭsen kaj Mühlhausen li iĝis paroĥestro en Utenbach apud Apolda (1573). Tie li trovis la tempon prilabori la redakton de la luteraj predikoj fare de Rörer. Ege gravas lia eldono de la lutera Hauspostille.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vom Christlichen Abschied aus diesem sterblichen Leben des lieben thewren Mannes Mathei Ratzenbergers der Artzney Doctors. Bericht durch A.P. Pfarherrn zun Augustinern in Erffurdt vnd andere So dabey gewesen kurtz zusammen gezogen. Jena 1559
  • Eine Predigt aus dem Propheten Hosea/Cap. 4. Vber der Leiche M. Georgij Silberschlags Neunpredigers vnd Pfarrers zu Kauffmanskirche vnd Hebraice linguae publici Professoris in der Vniuersitet zu Erffurdt gethan Durch A.P. Pfarrer zun Augustinern am Fastnacht Sontag welcher war 17. Februarij A.D. 1572. Mühlhausen 1572
  • Bekentniß vnd Grund der Lere vom Heiligen Hochwirdigen Sacrament des Leibs vnd bluts unsers Herren Jesu Christi aus Apostolischer Schrifft und Lutherischen Büchern zusammen bracht Durch A.P.Exulem. Zu dieser zeit nötig vnd Nützlich zulesen vnd zuwissen. Mülhausen 1572 * Vier Predigten von der Todten aufferstehung und letzten Posaunen Gottes Aus dem 15. Capitel der 1. Epistel S. Pauli an die Corinther Geprediget von dem Ehrwürdigen Herrn und thewren Man Gottes, D. Martin Luther zu Wittenberg Anno 1544 u. 45. Vor nie in Druck ausgegangen Und jetzt neulich aus M. Georgen Rörers geschriebenen Büchern zusamen bracht Durch A.P. Erfurt 1574

Literatur[redakti | redakti fonton]

  • Karl Martens: Wann ist das Erfurter evangelische Ministerium als geistliche Behörde entstanden?. En: Jahrbuch der Akademie gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt. H. 24. Erfurt 1898, p. 69-110
  • Reinhold Jauernig: Zur Jenaer Lutherausgabe. En: ThLZ 77, 1952, kolumno747 sekv.
  • Reinhold Jauernig: Andreas Poach. En: Luther in Thüringen. Berlin 1952, p. 198–206

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]