Andrei Dumitrescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrei Călin DUMITRESCU

Andrei Dumitrescu en 2009
Persona informo
Naskiĝo 1987
en Rumanio Bukareŝto, Rumanio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco RumanioFinnlando
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj membro de muzika grupo Dolchamar: klavaro kaj blovklavaro
Esperantistiĝis en 2003
vdr

Andrei Călin DUMITRESCU [andrej kəlin dumitresku] (naskiĝis en 1987 en Bukareŝto, Rumanio) estas rumana-finna esperantisto kaj muzikisto. En 2007 li estis vicprezidanto kaj ekde 2008 estas prezidanto de Finnlanda Esperantista Junulara Organizo (FEJO), daŭre estas fine de 2023[1]. Li estis ankaŭ kasisto kaj poste prezidanto de EsperHe (Esperanto en Universitato de Helsinko).

Andrei loĝas en Helsinko kaj en la 2010-aj jaroj studis ĝeneralan lingvistikon en la Universitato de Helsinko. Inter 2007 kaj 2011 li estis membro de Dolchamar.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.sunela.eu/fejo/eo/content/estraro, vidita la 13-an de aŭgusto 2010, ne plu haveblas ekde 2020 kaj ne arkiviĝis, sed nun estas pluraj arkivigoj pri la retejo de FEJO, de 2021 ĝis novembro 2023, en la retejo interreta arkivo