Andrej Andrejeviĉ Vlasov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Andrey Vlasov.jpg
Vlasov en uniformo de generalo de Ruĝa Armeo

Andrej Andrejeviĉ VLASOV (naskiĝis la 1-an de septembro 1900 en Lomakino apud Niĵnij Novgorod, mortis la 2-an de aŭgusto 1946 en Moskvo) estis sovetia generalo en servo de Adolf Hitler.

Li estis devige soldatinta en 1919 al la Ruĝa Armeo, partoprenis en la rusia enlanda milito. Li aliĝis al la Komunista Partio en 1930. Li veturis en 1938 al Ĉinio, kie li estis armea konsilisto de Ĉiang Kai-ŝek ĝis 1939, kiam li reveturis al la Sovetunio. Li servis en defendo de Moskvo kaj Kievo (1941). Li kaj liaj taĉmentoj estis militkaptitaj en julio de 1942.

Li organizis - kun aprobo de la naziaj gvidantoj - kontraŭsovetan liberigan organizon por forigi la stalinisman sistemon. Liaj 50 mil soldatoj batalis kontraŭ la Ruĝa Armeo, kapitulaciis antaŭ usona armeo en Ĉeĥoslovakio.

La usonaj armeaj fortoj transdonis la soldatojn kaj lin mem (majo de 1945) al la sovetiaj instancoj. Li estis pendumita.

Vidu ankaŭ