Andrej Hlinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrej Hlinka


Andrej HLINKA (n. la 27-an de septembro 1864, Černova (legu Ĉernova), (hodiaŭ parto de urbo Ružomberok (legu Ruĵomberok), Slovakio) – m. 16-an de aŭgusto 1938, Ružomberok ) estis romkatolika pastro, unu el la plej gravaj slovakaj politikistoj antaŭ la dua mondmilito, gvidanto de la separatisma opozicio de la ĉeĥoslovakia registaro. Li estis fondinto kaj gvidanto de la Slovaka Popola Partio (Slovenská ľudová strana).

Vivo

Hlinka ekde 1905 estis pastro de Ružomberok kaj entuziasme apogis la slovakajn naciajn kandidatojn dum la parlamentaj elektoj de Hungario, en 1906. Tiujare oni arestis kaj juĝis je dujara prizono pro politika ekcitado, sed tiun punon oni longigis je duonjaro en majo de 1907, pro ribelema adiaŭparolo antaŭ la kredantoj. Li prizonsidis en la Csillagbörtön de Szeged, sed per helpo de papo Pio la 10-a, li estis liberigita, post la Ĉernova tragedio.

Li ĉefredaktoris en Ľudové Noviny (1897) kaj en 1906 fondis la Ľudová banka (Popolan bankon).

Kiam la 24-an de majo 1918, la Slovaka Nacia Partio faris kontraŭhungaran deklaron en Lipótszentmiklóson, Hlinka – kiel gvidanto de la Slovaka Nacia partio – emfaze postulis la unuiĝon kun la ĉeĥoj. Sekvajare li jam havis dubojn pri la unuiĝo kaj postulis de la Pariza packonferenco, ke oni faru en Slovakio plebisciton, referendumon pri aŭtonomio. En aŭgusto de 1922, li iris en la opozicion kaj en deklaro de Zsolna kritikis la ĉeĥojn, ke ili ne donis memregistradon al la slovakoj, kion Tomáš Garrigue MASARYK promesis en la Akordo de Pittsburgh.

Dum la postaj administraj reformoj, pliboniĝis la ĉeha–slovaka rilato kaj Hlinka permesis, ke lia viculo, Jozef Tiso aliĝu al la registaro en januaro de 1927. Kiam en 1929 Hlinka ne volis prijuĝi lian alian viculon Vojtech Tuka – pro spionado por la hungaroj -, lia partio denove iris en opozicion. Tiam li trovis kontakton al gvidanto de la nacisocialista Sudetgermana Partio, Konrad Henlein kaj la hungara princo Esterházy.

En liaj ideoj miksiĝis la ekstrema naciismo, katolikismo, antikomunismo kaj kaj malamo al fremduloj. Li batalis kontraŭ la centrismo de Prago, sed en liaj lastaj jaroj transpreniĝis eĉ kelkaj ideoj de naziismo kaj faŝismo.

Li estis idolo dum la faŝisma Slovakio (1939-44), dum estas malpermesita en la komunista Ĉeĥoslovakio, post 1989, li iĝis denove grava politikisto de la slovaka historio.

Vidu ankaŭ