Tomáš Garrigue Masaryk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tomáš Garrigue MASARYK)
Saltu al: navigado, serĉo
Tomáš Garrigue Masaryk
Tomáš Garrigue Masaryk

En funkcio:
14-an de novembro 1918 – 14-an de decembro 1935
Prezidanto de registaro Karel Kramář, Vlastimil Tusar, Jan Černý (oficista registaro), Edvard Beneš, Antonín Švehla, Jan Černý (oficista registaro), Antonín Švehla, František Udržal, Jan Malypetr, Milan Hodža
Antaŭulo neniu - la funkcio fondita post Karolo la 3-a
Sekvanto Edvard Beneš

Naskiĝo 7-a de marto 1850
en Flag of the Habsburg Monarchy.svg Hodonín, Moravio, Aŭstra imperio
Morto 14-a de septembro 1937
en Flago de Ĉeĥoslovakio Lány, ĈSR
Nacieco ĉeĥo
Edzo/ino Charlotta Garrigue-Masaryková
Infanoj
Alma mater Viena universitato
Okupo politikisto, verkisto, filozofo
Profesio seruristo, instruisto
Subskribo Tomáš Garrigue Masaryk, subskribo
La viro, kiu fariĝis dio.
v  d  r
Information icon.svg

Tomáš Garrigue MASARYK (li naskiĝis la 7-an de marto 1850 – mortis la 14-an de septembro 1937), ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 19181935, konata ankaŭ sub siglo TGM.

Lia tuta vivo estis plenigita per ambicia laboro. La eminenta profesoro kaj filozofo enpaŝis en politikon en matura aĝo kaj preskaŭ kiel maljunulo li foriris en ekzilon, por ke li batalakiru liberecon por la ĉeĥa kaj la slovaka nacioj. En la aĝo de sesdek ok jaroj li poste surtroniĝis sur la prezidentan tronon, kiu en Praga burgo alternigis la tronon reĝan kaj la imperiestran. Kaj li eltenis sur ĝi estimindajn dek sep jarojn. Li fariĝis unu el la plej grandaj eŭropanoj kaj li havis leonan kvoton en tio, ke la antaŭmilita Ĉeĥoslovakio apartenis al la plej demokratiaj kaj al la plej respektindaj landoj de la mondo.

Vojo al Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Problemoj kun la ĉeĥa lingvo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Hodonín kiel filo de sinjora koĉero, sed la familio ofte ŝanĝis lokon de restado kaj Masaryk elkreskis tuj en kelke da vilaĝoj de la karakteriza Moravia Slovakio. Tre influis al la malgranda knabo katolika pastro, kiu alkondukis lin al ŝato al libroj kaj klereco kaj samtempe al studado. La gepatroj ja volis, por ke Masaryk ellernu per ia metio – aŭ per seruristo aŭ per forĝisto – sed fine venkis gimnazio en Brno. Ĉi tie tre karakterize influis la maturiĝantan junulon polica prezidanto Anton Le Monnier, la plej potenca viro en Brno, kies filon la talenta Masaryk ekzercigis. Le Monnier tenis super Masaryk ŝirman manon, kaj kiam li pli malfrue foriris avancigita en Vienon, Masaryk, studinta tie en universitato, loĝis ĉe Monnieroj dum kvar jaroj. Kaj la polica direktoro ebligis al li eniron en la plej superajn sociajn rondojn.

En Vieno li estis prezidanto de ĉeĥa akademia societo kaj li subskribis sin tiam kiel Tomáš Vlastimil, sed ekde la naskiĝo li havis problemojn kun la ĉeĥa lingvo. En lia ĉirkaŭaĵo oni parolis senĉese germane, la germana estis ankaŭ instrua lingvo. En la gimnazio li eklernis greke kaj latine kaj apud tiuj ĉi klasikaj lingvoj li eklernis estri la anglan kaj la francan. Sole kontraŭ la ĉeĥa li longe luktis.

En la jaro 1876 Masaryk finigis la studadon akirante doktorecon el filozofio, pleje li baldaŭ trovis brilan fonton de vivtenado. Li fariĝis edukanto de filo de bankiero, por kio li prenis salajron en alteco de 100 florenoj pomonate. Fine li estis sendependa en ĉiuj direktoj. Li decidiĝis por universitata kariero kaj atendis lin vivo de sciencisto. Li estos dediĉanta al sia unusola ŝatokupo. Al la filozofio.

Malbenitaj virinoj[redakti | redakti fonton]

Kiam li estis la dekokjara, li senkape enamiĝis al parenco de sia dommastrino. Ŝia nomo estis Antonie kaj Masaryk estis decidiĝinta, ke li edziĝos al ŝi. Li estis eĉ eliminita pro tiu ĉi junulino el la gimnazio en Brno, sed baldaŭ li konstatis al sia hororigo, ke ŝia amo estas nur ŝajnigata kaj kalkulema. „Simple li devis esti peligita,“ jam li scias tion ŝanĝante al rea rapidumo. Pli malfrue li skribos: „Mizera pasio senekvilibrigis min, mi volis kateni mian plenan ekzistadon al la persono ne inda.“

Sed interrilatoj de Masaryk daŭrigos. Je du jaroj pli malfrue estas aperanta Anna Chotěnovská. Li skribis al ŝi romantikajn leterojn, el kiuj kelkaj konserviĝis. Li plendas pro soleco petante ŝin, ke ŝi skribu al li. Je kelke da monatoj pli malfrue Anna alveturis Vienon, kie ili povis kunvenadi. Sed la komenciĝantan interrilaton neniigis frato de la junulino, kiu volis pruntepreni de Masaryk monon kaj por reciproki li proponis al li sian fratinon. Tio ofendigis Masarykon kaj li disiĝis kun Anna.

Trie, ĉi tie estas Zdenka Šemberová. Masaryk interkonatiĝis kun ŝi en la jaro 1874. Ŝia patro „gvidis“ salonon, en kiu ili ekkonis unu la alian. Zdenka estis klera kaj edukita, tio imponis al li. Sed ŝi estis ankaŭ je naŭ jaroj pli aĝa ol Masaryk. Li parolis pri amikeco, ŝi serĉis amon. Malgraŭ tio li skribis al ŝi romantikajn poemojn. Ili interŝanĝis inter si multe da leteroj, sed ilia amikeco disrompis en la momento, kiam la enamiĝinta Masaryk entuziasme referis al ŝi pri Charlotta. La nereciprokita amantino ne kapablis elteni tion.

Reĝino Charlotta[redakti | redakti fonton]

Masaryk forveturis Leipzigon, kie li daŭrigis en studado. En leipziga pensiono li interkonatiĝis kun inteligenta junulino el malnova hugenota familio, en kiu estis ankoraŭ guto de franca reĝa sango. Ŝi estis svelta, eleganta, kun riĉa kolhararo de blondaj haroj. Li malkovris junulinon, kiun li elrevis en siaj sonĝoj. La saĝa, libera intelekto, kun kiu lia pensado perfekte rezonas. Tio estis sorta renkontiĝo, li ja koketis kun ideo, ke li restos senedziĝinta junulo.

Li longe pripensis pri sia sento atendante ian mesaĝon, impulson. Nur hazardo helpis lin. Veturante per ŝipo falis en la akvon ilia dommastrino. Masaryk saltis post ŝi, sed li ne povis eltiri ŝin. Fine li sukcesis tion, sed li mem preskaŭ dronis. Vid-al-vide al morto li klarigis al si, ke estus eraro, se li ne eluzus tiun ĉi okazon. Li volas vivi kun Charlotta. Tuj li skribos al ŝi emocian leteron, sed la junulino ankaŭ hezitas. Sed fine ŝi konsentos kaj en aŭgusto de 1877 ili gefianĉiĝos. Masaryk revenas Vienon, kie atendas lin habilitigo en la universitato. La gefianĉoj promesas unu al la alia, ke Masaryk alveturos al Charlotta ĝis Usono, kie okazos ilia geedziĝo. Tio estas okazonta proksimume post unu jaro. Sed la estonta bopatro sendas al li post nelonge insisteman telegramon: Charlotta estas grave malsana. Masaryk tuj ekvojaĝis, sed ŝipo, per kiu li veturis, preskaŭ subakviĝis. Li havis nekredeblan feliĉon – ĝi frakasiĝis nur dum venonta navigado.

Malfacilaj komencoj[redakti | redakti fonton]

En Usono la juna geopo geedziĝis. Ĝis Eŭropo revenis jam ambaŭ, eĉ kun malgranda financa sumo, kiun Masaryk ricevis de la bopatro. Por komenco ĝi estis bona – Masaryk nome perlaboris nur tre malmulton. En la unuaj jaroj la junajn geedzojn atendis afliktaj momentoj. Apud senĉesaj ŝuldoj suferis ilin ankaŭ malsanoj kaj ekzistad-necerteco. Masaryk mem ofte suferis pro inflamoj de spirorganoj. En la jaro 1879 li pleje malsaniĝis je tifo. Sed sen problemoj estis eĉ ne Charlotta. Kvin infanoj naskiĝis rapide unu post la alia, senfina zorgo pri ili, pri la familio postulis sian imposton – fizikan kaj nervan senkonsciiĝon de Charlotta.

Masaryk sciis, ke tiel ili ne plu povas vivi. Tial li fine akceptis proponon kaj li transloĝiĝis kun la familio en provincan Pragon. Helpis lin eĉ hazardo. Lian financan situacion solvis neatendita heredaĵo. Komenciĝis pli bonaj tempoj. Almenaŭ rilate al mona flanko ili ne suferos. Fine li akiris bezonatan trankvilon kaj medion por la laboro. Masaryk estis sciencisto, universitata profesoro kaj ĉio estis akomodita por tio. Inkluzive de la loĝejo kaj de la laborĉambro. Li okupis por sia laboro ĉiam la plej grandan ĉambron – tio estis lia reĝlando, kie li havis nekredeblan libroŝrankon kun kelke da miloj volumenoj, kartotekon, en kiu estis centoj de la plej diversaj paperetoj kun elskribaĵoj kaj ideoj. Skribotablo kaj divano tegita per ursa ledo dukis al la laborĉambro. Oni tradicias, ke Masaryk mem pafmortigis la urson ie en Slovakio. Tio estis lia ŝatata rakonteto, kiu li rakontis al ĉiuj vizitoj.

Defendu veron[redakti | redakti fonton]

Monumento al T. G. Masaryk en la korto de filologia fakultato de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, sub fenestroj de la katedro de slavaj lingvoj

Li devis labori inter infanoj, ofte tio estis malfacila. Kiam li laboris, ili ne devis ĝeni lin. Li scipovis esti tre severa. Validis regulo, ke je la dek dua kaj tridek devis esti ĉiuj tagmanĝonte ĉetabliĝintaj – lavitaj kaj dece vestitaj. Foje venis la plej aĝa filo Herbert sen kolumo kaj sen kravato. „Iru kaj revenu vestita,“ ordonis la patro. Herbert revenis post momento, li estis nuda, sen ĉemizo, sed ĉirkaŭ la kolo li havis ligita kravaton kaj sur la pojno manumon. Masaryk onidire enspiris por riproĉo, sed interrompis ĝin lia rido.

Cetere, oni tradicias, ke la infanoj havis ĉiam grandan liberecon – Masaryk sole „devigis pripensi“ ilin. Je la alia flanko temis pri interrilato – tiam kutima – sen fizika kontakto. Nenia karesado, dorlotado, sed de komence dialogo kun respekto al homa personeco. Kaj denove legendo – Masaryk onidire ne sciis mensogi, nek en ŝerco, nek kun la infanoj, se mensogo devus esti nur simpla elpensado. La infanoj do tro ne uzis lin kiel rakontiston. Malgraŭe de la junaĝo li encerbigis al ili bazajn moralajn leĝojn – ekzemple li ripetis al ili moralon de Hus: „Serĉu veron, parolu veron, aŭdu veron, ŝirmu veron, ŝatu veron, lernu veron kaj defendu veron ĝismorte.“ Ne estas mirinde, ke lia ŝatata moto pli malfrue ornamis prezidentan standardon.

Charlotta alkutimiĝis en Bohemio. Ŝi eklernis la lingvon, ŝi eĉ sentis sin kiel ĉeĥino kaj patriotino. Ŝi estis tre oferema, ŝi helpis la aliajn. Ŝi ofte disdonis eĉ siajn aĵojn kaj vestojn, kelkokaze ankaŭ de Masaryk.

Ŝi estis muzike talenta. Cetere, ŝi volis dediĉi sin al koncerta vojo, sed ŝia sano ne permesis al ŝi tion. Do ŝi almenaŭ ludis hejme. Pli malfrue ŝi transprenis inspekton super muzika edukado de siaj infanoj kaj ekzemple el Jan elkreskis brila pianludisto.

Perfidulo kaj kanajlo[redakti | redakti fonton]

En Prago Masaryk estis nomita eksterordinara profesoro en ĉeĥa Universitato de Karolo. Samtempe li komencis redakti ĵurnalon Athenaeum, la unua moderna sciencista ĵurnalo en Bohemio. Li prelegas en la universitato komencante siajn vivluktojn. Ili famigos lin, sed gloron ili ne alportos al li. Male. Kiam Masaryk starigis sin kontraŭ vereco de famaj Manuskriptoj, li fariĝis kanajlo. Tiam estis donita al akademia senato je Masaryk plendo. Tono estis absolute la sama kiel antaŭ du kaj duono de mil jaroj okaze de antika pensulo Sokrato. Masaryk onidire per siaj prelegoj malbonigas junularon. Li estis tuj eligota el la universitato. Eĉ kiam tio ne okazis, „almenaŭ“ estis prokrastita lia nomigado kiel ordinara profesoro.

Ankoraŭ pli grandan malamon li servakiris en la tempo de hilsner-periodo, kiam li starigis sin en la flanko de maljuste persekutata judo Hilsner, kiu estis akuzita pro krimo de rita murdo. Tiam turnigis sin kontraŭ li eĉ liaj studentoj, kiuj ne povis seniĝi de alkutimiĝinta antisemitismo. Ili alkriis lin kiel perfidulo bojkotante liajn prelegojn. Insultis lin la tuta presaro, Masaryk fariĝis servisto de judoj kaj nigra ŝafo de la nacio. La estonta ŝatata prezidento prikonsideris eĉ foriron el Bohemio. Sed helpis lin la persistema Charlotta, kiu donis al li forton, por ke li superu ĉiujn problemojn. Kaj Masaryk do ne fuĝis, sed li batalis plu.

En jarcentŝanĝo li eniras en politikon kaj en vicoj de Junbohemia Partio li fariĝas deputito de regna parlamento en Vieno. Sed li estas tiom naŭzita pro interrilatoj en la partio, ke li baldaŭ formetas la mandaton. Pli malfrue li eniras en Ĉeĥan Partion Progreseman kaj ekde la jaro 1907 li estas ties unusola deputito.

En ekzilon[redakti | redakti fonton]

La tuta mondo de Masaryk ŝanĝiĝos post komenco de la unua mondmilito. Jam en la jaro 1914 Masaryk vojaĝas malantaŭ limon kaj iam tiutempe ekmemoras lin ideo: ĉeĥa nacio povas esti denove libera. Li definitive estas forveturanta en decembro. Li scias, ke li foriras en ekzilon, survoje akompanos lin filino Olga. Charlotta jam ne havas tiom da forto, ili devas do adiaŭi. Iliaj vivoj disiĝas post kvardek jaroj. Por ĉiam. Same tiel li jam ne plu renkontos sian plej aĝan filon. Tri monatoj post la foriro de la patro Herbert estas infektiĝinta je tifo kaj li mortas.

Masaryk veturas ĝis Italio kaj poste en Svislandon. Baldaŭ venas sorta momento – la 4-an de julio de 1915, la kvincentjara datreveno de morto de Jan Hus. Masaryk estas en Zuriko kaj li ekparolos en husana soleno. En lia parolo eksonos abrupta kritiko kontraŭ aŭstrio-hungaria monarĥio. La unua malfermita atako. Masaryk estas decidiĝinta, ke li batalos por la memstara ŝtato. Reprezalio ne lasos longe atendi sin. Masaryk estas proklamita kiel grandperfidulo. Se li estus reveninta hejmen, minacas al li mortpuno. Polico venas en lian loĝejon por fari hejman esploron. Ili volas aresti almenaŭ Charlotton, sed tiu estas jam grave malsana. Anstataŭ ŝi la 28-an de oktobro estis arestita filino Alice. Feliĉe ŝi ne restis en malliberejo longe. Post protesta agado de usona virinoj, kiuj pere de prezidento Wilson kaj lia ambasadoro intervenis en Vieno, Alice estis en duono de la jaro 1916 tralasita.

En Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Triumfa reveno[redakti | redakti fonton]

Masaryk restadis ĉefe en Usono, sed por kelke da monatoj li vizitis ankaŭ Rusion. En Usono lokaj ĵurnalistoj bonvenigis lin per slogano Sinjoro de la tuta Siberio kaj de duono de Rusio. Sed Masaryk atendis alian titolon.

Pri sia elekto de la ĉeĥoslovaka prezidento li onidire eksciis dum tagmanĝo. Rakonteto estas priskribita kiel anekdoto. Masaryk estas tagmanĝanta, kiam ili alportos al li telegramon. Li malzorgeme dispakos ĝin kaj tralegos ĝin, poste li enpoŝigos la telegramon. Li nenion igas koni je si. Nur kiam ili demandos lin, kion ili sendis al li, li sciigos ilin, ke li fariĝis prezidento. La unua ĉeĥa reĝo ekde la morto de reĝo Jiří z Poděbrad.

Li adiaŭis prezidenton Wilsonon kaj enŝipiĝis. La ŝipon poste alternigis fervojo kaj la 20-an de decembro de 1918 Masaryk elvagoniĝis en Horní Dvořiště. En longa peltmantelo kaj ĉapo, svelta kaj eleganta. Post kvar jaroj li estis hejme. Atendis lin filo Jan. Por Masaryk estis preparita kaleŝo, sed li postulis aŭtomobilon. La unuan vesperon li pasigis en Burgo kaj la sekvantan tagon li ĵuris prezidentan promeson.

Masaryk revenis kiel prezidento, li gajnis sian politikan lukton. Nun li rapidis al sia fidela edzino. Sed li venis malfrue. Post jaroj de grava anima malsano li trovis ŝin rompita, sen forto al la vivo kaj sen kapablo de komunikado. Ŝia stato ne ŝanĝiĝis, oni atendis morton, kiu estos samtempe elaĉeto. Malgraŭ tio li pasigis kun ŝi multe da tempo. Li veturis al ŝi ĝis Veleslavín, kie li lasis aranĝi ĉambron, kaj li rememoris ĉi tie la komunan vivon. Ankaŭ li klopodis plifaciligi ŝiajn lastajn momentojn, ofte per frenezaj ideoj. Sed la fino estis neantaŭforigebla. Post ripetitaj atakoj de apopleksio ŝi mortis la 13-an de majo de 1923. Dum sonoj de ĥoralo „Kiuj estas diaj batalantoj“ ŝi estis enterigita en Lány.

Leĝo pri Masaryk[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Masaryk en la jaro 1921 grave malsaniĝis. El kutima malvarmumiĝo evoluis kronika malsano, kiu finiĝis per trombozo de vejnoj en ambaŭ kruroj. Lia vivo estis grave endanĝerigita. Kiam li superis la krizon, li forveturis akompanata de kuracisto kaj filino Alico ĝis konata somerrestadejo en Capri kaj en la oficejon li revenis nur en aŭgusto de 1922.

Masaryk kutimis la tutan vivon vojaĝi kaj kiel prezidento li daŭrigis en sia ŝatokupo. Pli neoficiale, private. Li vizitis nordan Afrikon, Sicilion, Egipton, Palestinon kaj ankaŭ Grekion. La unua oficiala vojaĝo kondukis ĝis Francio, Belgio kaj Anglio. Akcepto estis grandioza – bonvenigis lin fanfaroj kaj pafaroj el kanonoj. Belga reĝa familio eĉ donis al li je dispozicio sian privatan trajnon kaj en stacidomo bonvenigis lin reĝo Albert kun kronprinco ĉeflanke.

Tiaj estis liaj reprezentaj devoj. Sed Masaryk ne volis esti nur prezidento por ornamo. Li sciigis tion tuj post sia alveturo en la patrujon. La unua, kion li faris, estis ŝanĝo de leĝdonpovoj de prezidento en provizora konstitucio. Kiam ili anoncis al li, ke li havos sole reprezentan postenon, li kontraŭis. Li realigis relative ampleksajn leĝdonpovojn, ekde destino de nombro de ministroj ĝis rajto vetoi unuopajn leĝojn. Baldaŭ li havis preskaŭ neskueblan postenon.

En la jaro 1930 Nacia Asembleo eldonis apartan leĝon: „Masaryk meritis pri la ŝtato.“ Tiel okazis okaze de lia 80-a naskiĝotago. Alia aparteneco estis lia nelimigita rajto pludaŭri en la oficejo: dume laŭ la konstitucio prezidento povis esti elektita sole por du funkciaj periodoj kaj poste nur post sep jaroj, tio ne rilatis al Masaryk. Li estis elektita sume kvarfoje sinsekve.

Donu al mi monon[redakti | redakti fonton]

La escepta posteno de Masaryk montriĝis ankaŭ en financado de Burgo. Masaryk nome bezonis multe da mono de la ŝtato. Ĉiu lia vivjubileo aŭ datreveno de la ŝtato estis kaŭzo por mona subteno. Apud tio li havis apartan fonduson por disdonado. Milionoj, kiujn li sume ricevis, estis nenia memkomprenebleco kaj devis pro ili okazi diskretaj traktadoj inter ministroj de financoj, bankieroj kaj kelkaj pluaj politikistoj. Sed parto de la politika reprezentantaro regule kritikis liajn grandajn burgajn subtenojn. Kion li faris kun la mono? Masaryk estis malavara doninto. Al Akademio de Laboro li dediĉis unu milionon, per pluaj donacoj li kontribuis por eldonado de semajn-ĵurnaloj nomataj Ago (Čin) kaj Tribuno (Tribuna). En la jaro 1932 li fondis Instituton de T. G. Masaryk, al kiu li donacis dek milionojn. En testamento li testamentis al ĝi 70 mil volumenojn el sia libroŝranko kaj sian privatan arkivon.

Alian disputon de Masaryk kontraŭ politika elito prezentis demando de mortpuno. Masaryk estis ties principa kontraŭulo, kiel filozofo li rifuzis kaj kritikis ekzekutojn. Sed malgraŭ tio li devis dum sia prezidentado subskribi kelke da ekzekutoj. Li faris tion kun granda abnegacio kaj nur okaze, se temis pri puno pro tre brutaj krimoj. Sume estis dum lia deksepjara regado farita nur dek unu ekzekutoj, dume pli ol 400 kondamnoj de mortpunoj li ŝanĝis per prezidenta pardono al longdaŭra malliberigado. Ankaŭ el tiu ĉi vidpunkto kompare kun la ceteraj ŝtatistoj kaj kun siaj sekvantoj en Burgo Masaryk estis absoluta escepto.

Faloj de sur ĉevalo[redakti | redakti fonton]

Kiam Masaryk estis revenanta el la ekzilo, de malproksime li ne konsciis, kiel lia vivo ŝanĝiĝos. Li volis vivi same, li esperis, ke li revenos al siaj kutimoj kaj principoj. Li vizitos siajn geamikojn, li vizitos siajn ŝatatajn kafejojn. Tuj la sekvantan tagon en Prago li volis iri en kafejon, sed homamaso en strato ne permesis al li tion. Ĉiuj haltigis lin kaj salutis. La libera vivo finiĝis.

Masaryk devene eĉ ne volis iri en Burgon, li pensis, ke li loĝos hejme. Sed Burgo devis resti loko de la ĉeĥaj regantoj – nur monarĥon alternigos prezidento. De komence la loĝado tie estis neniel agrabla. Mankis fono, la manĝaĵojn ili devis alveturigadi per aŭto. Nur pli malfrue li invitis en Burgon arkitekton Plečnikon, kiu donis al la malnovepoka memorigaĵo modernan vizaĝon.

Kio male taŭgis al li en lia prezidenta rolo, tio estis rajdado. Sed li ne komencis kun tio reveninte ĝis la patrujo, kiel oni tradicias. Jam pli baldaŭ en Svislando kuracistoj rekomendis al li rajdadon kiel sporto subtenanta sanon. Kiam li estis reveninta, ili elektis por li elegantan ĉevalon, dektrijaran brunĉevalon el Hungario. Sed eĉ ne mankis faloj. Foje enkuris sub lian ĉevalon infano. La prezidento lastmomente deŝiris la ĉevalon kaj ambaŭ, la ĉevalo kaj la prezidento, falis en fosaĵon. Alifoje la ĉevalo helpis lin por perdiĝi al akompanantaro.

Vivo en Lány[redakti | redakti fonton]

Masaryk ŝatis nigran kafon kaj teon donita rekte el samovaro. Tiuj ĉi trinkaĵo apartenis al liaj ĉiutagaj ritoj Alkoholaĵojn li ne drinkis, sed li ne havis al ili tiel rifuzeman rilaton kiel Beneš. Vinon li konsumis jam ekde la knabaj jaroj – li ja devenis el Moravio. Rompo venis nur iam ĉirkaŭ la kvindeka jaro, kiam Masaryk adiaŭis alkoholaĵojn por ĉiam. Kial? Li konstatis, ke li ne bezonas ilin.

Ankaŭ en manĝaĵoj lia konduto havis tonon de asketo. Masaryk eĉ prikonsideris pri pilolo, kiu anstataŭigus la manĝaĵon. Eĉ alie li vivis modeste. Li ne ŝatis paradajn, luksajn kaj modernajn aĵojn. Li neniam dormis sub kuseno, li kovris sin sole per kovrilo kaj lia lito prezentis nur ordinaran soldatliton. Unusola novaĵo, al kiu li sibiĝis, estis filmo. La prezidento ekŝatis kinematografejon kaj en Lány li lasis aranĝi kinejon.

Li ankaŭ ĝoje lasis sin fotografi, filmi kaj pentri. Li staris kiel modelo al preskaŭ cento da pentristoj. Li iom stiligis sin en rolon de gvidanto, de tempo al tempo li eĉ iradis en uniformo. Li havis grandegan karismon kaj li sciis pri tio. Dum unu tempo li eĉ pripensis, ke li fondos religion, kies gvidanto li estos. Cetere, jam en la tempoj de la monarĥio li havis kromnomon Paŝtisto. Li hipnote agadis precipe je virinoj. Pluraj volis kisi liajn manojn kiel al reĝoimperiestro. Sed samtempe li kapablis esti dum politikaj diskutoj tre dura kaj vico da politikistoj ekploris post interparolo kun li. Li havis nekredeblan aŭtoritatecon. Ekzemple dum renkontiĝo de vendreduloj (ĉeestantoj de vendredaj renkontiĝoj ĉe Karel Čapek) oni normale fumis kaj drinkis. Sed kiam ĉeestis Masaryk, ambaŭ estis tabuo, same kiel dialogo pri virinoj aŭ anekdotoj.

Malpermesita interrilato[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Masaryk fariĝis celtabulo de anekdotoj. Liaj politikaj oponentoj, sed ankaŭ amikoj kun rideto komentariis la novan interrilaton de la maljuniĝanta prezidento kun kvardekjara moravia verkistino Oldra Sedlmayerová. Ĝi daŭris kelke da jaroj, sed ĝi alportis al Masaryk pli da problemoj ol li atendis. Somere de 1928 Oldra alveturis al li ĝis Lány, pli malfrue ŝi pasigis kun li unu semajnon en somera loĝejo. Sed poste Alice faris scenon kaj ŝi malpermesis al ŝi eniron en sian hejmon. Puritane fondita Alice estis dommastrino, de komence de la prezidentado de Masaryk ŝi anstataŭigis la unuan damon kaj ŝi decidis pri multe da aferoj en la vivo de sia patro. Ŝi eĉ cenzuris Interparojn kun TGM de Čapek. Čapek kun Masaryk parolis eĉ pri tiaj temoj, kiel estas virinoj kaj sekso, sed nenio pli poste aperis en libro el tio. Alice forstrekis la sentemajn tekstojn, pro kio Karel Čapek sincere ne toleris ŝin.

Kaj kiam en la scenejo aperis Oldra, ŝi simple malpermesis al ŝi alvenon al Masaryk. Oldra poste devis kunvenadi kun Masaryk sekrete en Prago. Ĉefa piliero de ilia rilato tiel restis leteroj, kiuj havas ofte tre intiman karakteron. Apud personaj aferoj ili solvis en ili ankaŭ demandojn kunigitaj kun projekto de romano, kiu Oldra helpe de Masaryk verkis en la jaroj 19301934. La romano havas nomon Mario kaj ĝi estas verkita en versoj. Sed ĝis nun ĝi ne aperis ekzistante sole en manuskripto.

Sekretaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Masaryk komencis strangan tradicion: ĉe ĉiuj ĉeĥaj prezidentoj oni sekretigos la veron pri ilia sanstato. En la jaro 1934, kiam Masaryk suferis ripetitajn atakojn de apopleksio, en presaro aperis nur falsa informacio: „En publiko cirkulas diversaj informoj pri sanstato de la prezidento. La prezidento suferis en lastaj tagoj sole pro leĝera raŭko, tial li ne eliris kaj ne akceptis vizitojn. Alie la prezidento estas sana.“

Tio estis stranga ludo. Inicitoj sciis veron, sed ĵurnaloj portis titoletojn „La prezidento de la respubliko estas sana“. Samtempe li estis jam 84-jara.

Sed ĉifoje minacis skandalo. La malsaniĝo nome venis en tre malavantaĝan momenton – okazis la kvara elekto de prezidento. Masaryk renkontiĝis kun ĉefoj de diplomataj misioj. La prezidento komencis legi respondon, sed li devis tuj fini. La atmosfero estis je frostopunkto. Al ĉiu estis klare, ke Masaryk estas ĉe la fino de siaj fortoj. Sed politikistoj volis teni lin. Kuracisto malpermesis al li legi kaj skribi kaj ili malvalidigis ankaŭ projekciadon de filmoj en Lány, unu el ŝatataj hobioj de Masaryk.

Oficialaj informoj plimulte senĉese parolis pri plibonigado de la sanstato, sed realo estis diferenca. La stato de Masaryk stabiliĝis, sed en stadio de granda fizika invalideco. Pri la plibonigo oni ne povis paroli, pri plenumado de la prezidenta funkcio ankaŭ ne. Devis okazi alterno.

Vojo el Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Abdiko[redakti | redakti fonton]

Masaryk atendis morton jam en la jaro 1921. Tiam li rekomendis kiel sian sekvanton la junan Benešon. Pli malfrue li konjektis, ke unue povus alternigi lin Švehla kaj nur post li Beneš. Sed Švehla kian ajn diskuton pri sia prezidentado ne permesis. Kaj do Masaryk estis sinsekve elektita duanfojon, trianfojon kaj en la jaro 1934 eĉ kvarafojon. En nekredeblaj okdek kvar jaroj.

Sed la tuta jaro 1934 estis ludinta en signo de gravaj sanproblemoj de Masaryk. Jam dum la elekto en majo de 1934 la maljuna sinjoro ne memoris tekston de la ĵuro kaj li ne povis movi per la dekstra mano. Unu monato antaŭ la elekto trafis lin apopleksio, post kiu li ankaŭ dumtempe blindiĝis. Li misordigis vortsekvon kaj li ne povis subskribi sin. Ili provis lin lernigi subskribi sin per la maldekstra mano, sed kiam li ne eklernis tion, ili devis krei subskriban stampon.

Kulmino de la malfacilaĵoj venis fine de somero de 1935, kiam Masaryk ripetite suferis pluajn atakojn de apopleksio. Li ne povis paroli, iradi, legi nek skribi. Pleje li perdis kapablon paroli ĉeĥe, kaj kiam li diris ion, li uzis la anglan. Malgraŭ tio politikistoj decidis, ke li estas restonta – eĉ kontraŭ sia volo – en la funkcio. Sed Masaryk ekrezistis. Sciante, ke jam estas fino, li abdikis. Fine ili devis respekti lin. La 14-an de decembro tralegis abdikan parolon lia fidela kanceliero Šámal. En la parolo Masaryk konfesis, ke li jam ne sukcesas plenumadi la prezidentan funkcion, tial li decidiĝis rezigni pri ĝi. Kiel la sekvanton li markis Benešon. Tio havis grandan signifon. Malgraŭ tio, ke vico da politikistoj ne volis Benešon, de ili alparolitaj kandidatoj respektis la opinion de Masaryk kaj ili rifuzis la batalon kontraŭ Beneš.

De sur masto en Lány estis malhisita la standardo kaj Masaryk notis: „So, I am free.“ (Do mi estas libera.) Kaj kiam ili kapjesis al li, li aldiris: „Fine.“

Foriris heroo[redakti | redakti fonton]

Li finis sian abdikan parolon per la vortoj: „Mi plene fidas, ke ĉio okazos bone, kaj se Dio permesos, mi ankoraŭ momenton rigardos vin, kiel vi sukcesas.“ Li eltenis tion du jarojn. Somere de 1937 lia stato denove konsiderinde plimalboniĝis. Nokte la 2-an de septembro ili ekaŭdis el lia ĉambro malfortan stertoron. Ili alkuris al li trovante lin senkonsciiĝinta. Ili donis al li injekton por kuraĝigi la koron. Ankoraŭ por momento ili prokrastis lastajn momentojn.

Sed la fino nehaltigeble proksimiĝis. Masaryk malsaniĝis je pulminflamo kaj rapide plimalboniĝis la agado de la koro. Kelke da tagoj antaŭ lia morto enflugis laŭ onidira legendo tra malfermita fenestro vesperto kaj ĝi sidiĝis sur lustron. Kiam Masaryk iris dormi, li onidire demandis, ĉu la vesperto ankoraŭ estas tie. Ĝi forflugis. Ĉe la lito alternis liaj plej proksimaj – la filinoj, Jan Masaryk, geedzoj Benešoj. Li pasigis la lastajn momentojn dormante aŭ svenante, li plu reagis neniajn iniciatojn. Kaj la 14-an de septembro je la tria kaj tridek matene lia koro haltis.

El la mondo venadis centoj da kondolencoj, ĉiuj ĵurnaloj alportadis nekrologojn. Li estis nomita La plej granda eŭropano aŭ Lumturo, kiu brilas en La Malnova Mondo. „La mondo perdis sian heroon,“ skribis post lia morto la brita Daily Herald.

Sepulto[redakti | redakti fonton]

La manoj laŭkorpe, sur la brusto ĉapo, ekde la talio suben li estas vualita per la prezidenta standardo kun skribaĵo Vero estas venkanta. Tia estis lasta rigardo je la unua ĉeĥoslovaka prezidento. Poste la ĉerko estis vualita en ŝtatan flagon, kiun ornamis la plej superaj ŝtataj ordenoj. Pri la sepulto zorgis armeo sepultanta sian eksan plej superan komandanton.

Beneš prezentis parolon antaŭ Matyáš-pordego, kie komenciĝas la lasta vojo de Masaryk. Li rememorigis anoncon de filozofio de Masaryk levante fakton, ke li dediĉis sian longan tutan vivon al lukto pri kompreno de homo, sed tuj poste li ekparolis pri senĉese brilanta torĉo, kiu gvidigos nin sur plua vojo. Li finis sian parolon per la vortoj: „Prezidento Liberiginto, ni restos fidelaj al la anonco, kiun vi enmetis en niajn manojn.“ Poste eksonis husana ĥoralo kaj ses generaloj metis la ĉerkon sur afuston de haŭbizo. Kanonoj kaj aviadilmotoroj bruegas, furioze sonoras sonoriloj. El Petřín aŭdiĝas unu kanona pafaro post la alia. La tuta vojo el Prago ĝis Lány estas borderita de homoj, kiuj volas lastfoje honorigi la ŝatatan prezidenton. Tia gloro en la ĉeĥa historio jam neniam plu ripetiĝos. Masaryk estas sepultita proksime de Charlotta, je dek jaroj pli malfrue estos metita en la familian kripton ankaŭ la korpo de la malfeliĉa filo Jan.

Sed post kelke da jaroj minacis al la korprestaĵoj de Masaryk pereo. En la tempo de okupacio aperis en Flago artikolo plena de malamo kaj insultoj, kiu finiĝis per apelo, por ke ili elfosu lin el la sanktigita tero: "For kun tiu naŭza juda kadavro, for, ke ĝi ne venenigu aeron de nia kristana tombejo. En judan tombejon kun ĝi, kien ĝi jam antaŭ longe apartenas." Tio eksplodigis febran aktivecon de lokaj loĝantoj, kiuj volis levi kaj kaŝi la korprestaĵojn. Fine nek savontoj nek pereontoj malfermis la kripton. Kaj la tombo restis nedifektita.

Heredantoj[redakti | redakti fonton]

La familio de Masaryk estis el ĉiuj familioj de ĉeĥaj prezidentoj la plej disbranĉigita. Sed ties sortoj ne estis la plej feliĉaj. Herbert mortis dum la unua mondmilito kaj restis post li du filinoj. Geedzeco de Jan disfalis. La ŝatata politikisto restis seninfana kaj mallonge post februaro de 1948 li elfalis el fenestro de Černínský-palaco (jam ne eblas konstati, ĉu propravole, per hazardo aŭ pro uzo de perforto). Ankaŭ Alice restis sola. Post la morto de sia patrino ŝi ludis rolon de la unua damo, pli malfrue ŝi elmigris. Feliĉan vivon havis eĉ ne la plej maljuna Olga. Studinte filozofion ŝi edziniĝis kaj ŝi naskis du infanojn – filojn. Ambaŭ mortis en la tempo de la dua mondmilito. Leonard, finstudinta ekonomion, aniĝis en la jaro 1942 en britan reĝan aerofloton. Li atingis rangon de ĉefkomandanto, sed li pereis en aŭgusto de 1944 dum aviadilmalfeliĉo. Lia frato Herbert mortis la sekvantan jaron.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Bustojn de Masaryk oni komencis vendi por kelke da centoj de kronoj, tuj kiam li enoficiĝis. Post ioma tempo oni parolis eĉ pri monumentoj, sed Masaryk dum la vivo preferis defendi sin kontraŭ tiaj ideoj; sed malgraŭ lia volo, la unua lin omaĝanta monumento estis devualita jam en la jaro 1919 kaj pluaj kaj pluaj plinombriĝis. En 1919 estis en Brno fondita universitato, je kies ekesto la prezidento havis signifan meriton, tial oni nomis ĝin Masaryk-universitato (inter 1960 kaj 1990 ĝi pro politikaj kialoj portis la nomon de Jan Evangelista Purkyně). Dum la dua mondmilito liaj statuoj devis esti kaŝitaj, aliaj estis neniigitaj. Tuj post la liberigo en la jaro 1945 ili estis denove hisitaj. Unusola, kiu ne havis statuon de Masaryk, estis Prago. Dum la unua respubliko oni ne atingis tion, tri jaroj de postmilita demokratio estis ankaŭ tro mallongaj. Post februaro de 1948 la statuoj de Masaryk iris denove en ferrubajn kolektejojn, en pli bonaj okazoj en kaŝejojn. Ne por ses jaroj, sed ĉifoje por kvardek. Kaj denove ili elmergiĝis, kiel pro miraklo el la plej diversaj kaŝejoj, post la jaro 1989. Ĉe Opava estis unu statuo enmasonigita, en Brandýs nad Labem kaŝita sub amasego da malnovaj pneŭmatikoj. Nur Prago senĉese atendis – urbodomanoj kaj politikistoj disputis, kien lokigi la statuon. Tra la urbo oni eĉ translokigis modelon, por ke oni trovu por statuo ĝustan lokon. Nur post dek jaroj venkis placo en Hradčany.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Tomáš Garrigue Masaryk estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Masaryk redaktoro[redakti | redakti fonton]

Masaryk.jpg

Kiel filozofo, sociologo, universitata profesoro kaj redaktoro de gazetoj Athenaeum, Naše doba (Nia epoko) kaj Čas (Tempo) li verkis multajn traktaĵojn pri aktualaj temoj kiel Sinmortigo, Ĉeĥa demando, Nia nuntempa krizo, Jan Hus, Karel Havlíček, Demando sociala, Rusio kaj Eŭropo, Blaise Pascal, Nombro de verŝajneco kaj skeptikeco de Hume, Teorio de la historio laŭ T. H. Buckle, Pri la nuntempe evolucia filozofio, Fundamentoj de marksismo sociologiaj kaj filozofiaj k.a. Li akiris altan prestiĝon per sia sentimeco, ekzemple kiam estis de la tuta nacio persekutata ŝajna murdinto sen sufiĉaj pruvoj, Masaryk lin defendis kontraŭ ĉiuj, malamata ĝis la momento, kiam estis kaptita la vera krimulo. Ankaŭ la t.n. Manuskriptoj de Dvůr Králové kaj Zelená Hora, adorataj de la tuta nacio kiel idolo, pruvanta la altan nivelon de la antikva ĉeĥa literaturo, estis de li rifuzitaj kiel falsaĵoj. Masaryk asertis, ke sur mensogo ne eblas starigi la nacian kulturon. La komenca malamo ŝanĝiĝis en respekton, kiam la falseco estis pruvita.

Masaryk pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

Masaryk sciis pri Esperanto jam komence de la jaro 1905, ĉar tiam li dum prelego pri moderna nacia filozofio en Jičín parolante pri la diferenco inter artefarita literatura lingvo kaj vivaj dialektoj tuŝis ankaŭ la temon de internacia lingvo, konstatante ties bezonon, sed ankaŭ asertante ke pro influoj politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj tiun rolon tiam ludis la angla kaj deklarante ke "artefarite oni tamen lingvon konstrui ne povas; tiu volapuko kaj esperanto estas lingvoj tute mortaj".[1] Tiutempe dialektoj efektive ankoraŭ estis vivaj kaj flegataj en Ĉeĥoslovakio, sed sekve, en la daŭro de la 20-a jarcento, ili grandparte malaperis, ĉar anstataŭigis ilin ĝuste la komuna literatura lingvo uzata en formalaj kontaktoj kaj ĝia komunuza variaĵo (bazita sur a dialekto de Prago) multloke uzata en kontaktoj neformalaj.

Masaryk en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Jen esperantigita teksto de Masaryk mem:

Pri la vivo de Masaryk aperis du verkoj en Esperanto:

Gravan libron pri Masaryk (ankoraŭ ne esperantigitan) verkis Karel Čapek, unu el plej grandaj ĉeĥaj verkistoj, Interparoloj kun T.G.M., kiu dum socialismo ne povis aperi. Komunistoj malamis la filozofon pro lia rifuzado de marksismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Z Prahy en Lidové noviny, jarkolekto 13, 1905-02-07, n-ro 30, p. 2. Ĉeĥlingva originalo: „Vznikla potřeba mezinárodního jazyka; dnes je mezinárodní vlivy politickými, hospodářskými a kulturními vůbec angličtina. Uměle se však jazyk konstruovat nedá. Ten volapück [sic!] a esperanto jsou jazyky naprosto mrtvé.“

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Ĉeĥoslovakaj prezidentoj Poste:
19181935 Edvard Beneš
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.