Andries Van Alen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andries VAN ALEN (latinigita: Andreas Alenus; naskiĝinta en 1510 en Herk-de-Stad, mortinta en 1578 en Haselto) estis flandra humanisto kaj latinlingva poeto. Li estas konata ankaŭ pro sia pedagogia laboro kaj reklamo de feminismaj teorioj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de angla patro el Londono, kiu estis veninta Lovenon por studi, Andries frekventis la Universitaton de Loveno. Tie li specialiĝis pri la greka kaj la latina lingvoj. Post deĵoro kiel preleganto en la latina lernejo de Herk-de-Stad li iĝis profesoro pri klasika filologio ĉe Kvintino-kolegio de Haselto.

En 1566 li ekloĝiĝis en Bruselo. Li iĝis privata instruisto en la servo de la nobelino Katerino de Brandenburgio. Intertempe li verkis kaj reverkis librojn bazitajn sur latinaj versoj, precipe de Ovidio. En 1575 Andries revenis al Haselto kaj iĝis kolegia estro en la aĝo de 55 jaroj. Danke al lia nur tri jarojn daŭranta agado la lernejo akiris grandan prestiĝon.

Andries mem estis pastro kaj seninfana. Sed la infanoj de lia frato Petro eternigis la latinigitan familian nomon Alenus. Liaj nevoj ankaŭ daŭrigis la pedagogian tradicion de la onklo: disĉiplo de instruisto el la Alenus-familio estis la astronomo Godfried Wendelen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]