Anizilamino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metoksobenzilamino
anizilamino
Plata kemia strukturo de la Anizilamino
anizilamino
Tridimensia kemia strukturo de la Anizilamino
Alternativa(j) nomo(j)
  • 4-Metokso-benzilamino
  • p-Metokso-benzilamino
Kemia formulo
C8H11NO
CAS-numero-kodo 2393-23-9
ChemSpider kodo 67982
PubChem-kodo 75452
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flaveca likvaĵo
Molmaso 137,182 g·mol−1
Denseco 1,048g cm−3
Fandpunkto −10 °C[1]
Bolpunkto 235 °C
Refrakta indico  1,5462
Ekflama temperaturo 114 °C[2]
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50) 552 mg/kg (buŝe)
Pridanĝeraj indikoj
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P305+351+338, P310[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

AnizilaminoC8H11NO estas estas organika aromata komponaĵo, senkolora aŭ palflava likvaĵo kun malagrabla odoro, apartenanta al la familio de la aminoj kaj rezultanta el interagado de anizila karbinolo kaj amoniako. Metoksobenzilamino estas uzata en kemiaj sintezoj por fabrikado de anizilaj derivaĵoj kun komercaj interesoj.

Ĝi reakcias kun fortaj oksidigagentoj, anhidridoj, acidaj halogenidoj kaj kloroformiatoj. Per malkomponado, ĝi eligas toksajn nitrogenajn oksidojn, karbonan unuoksidon, kaj irite sufokigajn fumojn kaj gasojn kaj karbonan duoksidon. Fajro kaj varmo povas kaŭzi korodajn toksajn fumojn.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

anizila karbinolo+amoniakoanizilamino+akvo

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

anizila karbinolo+kloraminoanizilamino+hipoklorita acido

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

anizila klorido+hidroksilaminoanizilamino+hipoklorita acido

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

anizila bromido+hidroksilaminoanizilamino+hipobromita acido

Sintezo 5[redakti | redakti fonton]

anizila klorido+sodamidoanizilamino+natria klorido

Sintezo 6[redakti | redakti fonton]

  • Sintezo per Metodo de Gabrielo: Ĉi-metodo estis kreita en 1877 de la germana kemiisto Siegmund Gabriel (1851-1924). La reakcio kovras tri etapojn. Unue ftalimido reakcias kun kalia hidroksido por formi kalian ftalimidon. Due, kalia ftalimido reakcias kun metoksobenzila klorido por formi metoksobenzilan ftalimidon kaj KCl. Trie metoksobenzila ftalimido ree reakcias kun kalia hidroksido por formi anizilaminon kaj kalian ftalaton:[4]

sintezo de anizilamino

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

anizilaminop-metil-anizolo+amoniako

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

anizilamino+klorida acidoanizila klorido+amoniako

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

anizilamino+nitrozila kloridoanizila klorido+nitrogeno+akvo

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

anizilamino+nitrozila bromidoanizila bromido+nitrogeno+akvo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]